Galatians 1
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Paŭlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj),Select Galatians 1:1
2kaj ĉiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de Galatujo:Select Galatians 1:2
3Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo,Select Galatians 1:3
4kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laŭ la volo de nia Dio kaj Patro;Select Galatians 1:4
5al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.Select Galatians 1:5
6Mi miras, ke tiel rapide vi foriĝas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio;Select Galatians 1:6
7kiu ja ne estas alia, sed troviĝas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo.Select Galatians 1:7
8Tamen se eĉ ni, aŭ anĝelo el la ĉielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita.Select Galatians 1:8
9Kiel ni antaŭe diris, tiel nun mi denove diras: Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita.Select Galatians 1:9
10Ĉar ĉu mi nun influas homojn, aŭ Dion? aŭ ĉu mi celas plaĉi al homoj? se mi ankoraŭ nun plaĉus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.Select Galatians 1:10
11Ĉar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke ĝi ne estas laŭ homo.Select Galatians 1:11
12Ĉar mi ne ricevis ĝin de homo, kaj ĝi ne estas instruita al mi krom per malkaŝo de Jesuo Kristo.Select Galatians 1:12
13Ĉar vi iam aŭdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj ĝin atakis;Select Galatians 1:13
14kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samaĝuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj.Select Galatians 1:14
15Sed kiam bonvole plaĉis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis,Select Galatians 1:15
16por malkaŝi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj: mi ne konsiliĝis kun karno kaj sango,Select Galatians 1:16
17kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaŭ mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.Select Galatians 1:17
18Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn.Select Galatians 1:18
19Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro.Select Galatians 1:19
20Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaŭ Dio, mi ne mensogas.Select Galatians 1:20
21Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio.Select Galatians 1:21
22Kaj mi ankoraŭ estis vizaĝe nekonata de la eklezioj de Judujo, kiuj estis en Kristo;Select Galatians 1:22
23sed ili nur aŭdis la jenon: Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis;Select Galatians 1:23
24kaj ili gloris Dion en mi.Select Galatians 1:24
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation