Galatians 3
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Ho malsaĝaj Galatoj, kiu vin ensorĉis? vin, antaŭ kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita.Select Galatians 3:1
2Nur la jenon mi deziras sciiĝi de vi: Ĉu per faroj de la leĝo vi ricevis la Spiriton, aŭ per la aŭdado de fido?Select Galatians 3:2
3Ĉu vi tiel malsaĝaj estas? komencinte en Spirito, ĉu vi en karno nun perfektiĝas?Select Galatians 3:3
4Ĉu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana.Select Galatians 3:4
5Ĉu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras ĉe vi miraklojn, tion faras per faroj de la leĝo, aŭ per la aŭdado de fido?Select Galatians 3:5
6Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.Select Galatians 3:6
7Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham.Select Galatians 3:7
8Antaŭvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antaŭpredikis la evangelion al Abraham, dirante: Beniĝos per vi ĉiuj gentoj.Select Galatians 3:8
9Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, beniĝas kun la fidela Abraham.Select Galatians 3:9
10Ĉar ĉiuj, kiuj rilatas al faroj de la leĝo, estas sub malbeno; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu ne persistos en ĉio, kio estas skribita en la libro de la leĝo, por plenumi ĝin.Select Galatians 3:10
11Sed ke neniu praviĝas antaŭ Dio per la leĝo, estas evidente; ĉar: La virtulo vivos per fido;Select Galatians 3:11
12kaj la leĝo ne rilatas al fido; sed: Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili.Select Galatians 3:12
13Kristo elaĉetis nin el la malbeno de la leĝo, fariĝinte malbeno pro ni; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu pendas sur lignaĵo;Select Galatians 3:13
14por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.Select Galatians 3:14
15Fratoj, mi parolas laŭ homo: Konfirmitan interligon, eĉ nur homan, neniu nuligas nek prialdonas.Select Galatians 3:15
16Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras: Kaj al semoj, kvazaŭ pri multaj; sed kvazaŭ unu: Kaj al via semo, kiu estas Kristo.Select Galatians 3:16
17Sed jen kion mi diras: Interligon, antaŭe konfirmitan de Dio, la leĝo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke ĝi malefektivigus la promeson.Select Galatians 3:17
18Ĉar se la heredaĵo estas de la leĝo, ĝi jam ne estas de promeso; sed Dio ĝin donis al Abraham per promeso.Select Galatians 3:18
19Kio do estas la leĝo? Ĝi estis aldonita kaŭze de eraroj, ĝis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per anĝeloj en la mano de interulo.Select Galatians 3:19
20Interulo ne estas de unu, sed Dio estas unu.Select Galatians 3:20
21Ĉu do la leĝo kontraŭstaras al la promesoj de Dio? Nepre ne! ĉar se estus donita leĝo, kiu povus vivigi, efektive justeco estus per la leĝo.Select Galatians 3:21
22Tamen la Skribo kune enŝlosis ĉion sub peko, por ke la promeso per fido al Kristo Jesuo estu donata al ĉiuj, kiuj fidas.Select Galatians 3:22
23Sed antaŭ ol fido venis, ni estis gardataj sub la leĝo, enŝlositaj por la fido malkaŝota.Select Galatians 3:23
24Tial la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido.Select Galatians 3:24
25Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.Select Galatians 3:25
26Ĉar vi ĉiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo.Select Galatians 3:26
27Ĉar ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston.Select Galatians 3:27
28Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo.Select Galatians 3:28
29Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laŭ la promeso.Select Galatians 3:29
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation