Skip to content
Church.wiki
Galatians

Galatians 6

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Fratoj, eĉ se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, ĉiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj.Select Galatians 6:1

2Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo.Select Galatians 6:2

3Ĉar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaŭ li estas io, li sin trompas.Select Galatians 6:3

4Sed ĉiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo.Select Galatians 6:4

5Ĉar ĉiu devas subteni sian propran portaĵon.Select Galatians 6:5

6Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun tiu, kiu lin instruas, en ĉiuj bonaĵoj.Select Galatians 6:6

7Ne trompiĝu; Dio ne estas mokata; ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos.Select Galatians 6:7

8Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.Select Galatians 6:8

9Kaj ni ne laciĝu en bonfarado; ĉar ĝustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortiĝos.Select Galatians 6:9

10Tial laŭ nia oportuna tempo ni bonfaradu al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.Select Galatians 6:10

11Vidu, per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane.Select Galatians 6:11

12Kiuj deziras sin paradi per la karno, tiuj devigas vin cirkumcidiĝi; sole por ke ili ne estu persekutataj pro la kruco de Kristo.Select Galatians 6:12

13Ĉar eĉ tiuj mem, kiuj cirkumcidiĝas, ne observas la leĝon; sed ili deziras, ke vi cirkumcidiĝu, por ke ili fanfaronu pri via karno.Select Galatians 6:13

14Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo.Select Galatians 6:14

15Ĉar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitaĵo.Select Galatians 6:15

16Kaj kiuj irados laŭ tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili ĉiuj, kaj sur la Izrael de Dio.Select Galatians 6:16

17De nun neniu min ĝenu, ĉar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo.Select Galatians 6:17

18La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito, fratoj. Amen.Select Galatians 6:18

Next: Ephesians 1Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Galatians

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.