1 Corinthians 11
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaŭ estas imitanto de Kristo.Select 1 Corinthians 11:1
2Mi laŭdas vin, ke vi min memoras en ĉio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, ĝuste kiel mi transdonis ilin al vi.Select 1 Corinthians 11:2
3Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de ĉiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio.Select 1 Corinthians 11:3
4Ĉiu viro, preĝanta aŭ profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon.Select 1 Corinthians 11:4
5Sed ĉiu virino, preĝanta aŭ profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; ĉar tio estas tia sama, kvazaŭ ŝi estus razita.Select 1 Corinthians 11:5
6Ĉar se virino ne estas vualita, ŝi ankaŭ tondiĝu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aŭ razitaj, ŝi estu vualita.Select 1 Corinthians 11:6
7Ĉar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro.Select 1 Corinthians 11:7
8Ĉar viro ne estas el virino, sed virino el viro;Select 1 Corinthians 11:8
9ĉar ankaŭ viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro;Select 1 Corinthians 11:9
10pro tio virino devas havi sur la kapo signon de aŭtoritato, pro la anĝeloj.Select 1 Corinthians 11:10
11Tamen ne ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la Sinjoro.Select 1 Corinthians 11:11
12Ĉar kiel virino estas el viro, tiel same ankaŭ estas viro per virino; sed ĉio estas el Dio.Select 1 Corinthians 11:12
13Juĝu en vi mem: ĉu decas, ke virino preĝu al Dio nevualite?Select 1 Corinthians 11:13
14Ĉu eĉ la naturo mem ne instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro?Select 1 Corinthians 11:14
15Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por ŝi gloro; ĉar ŝiaj haroj estas donitaj al ŝi kiel kovraĵo.Select 1 Corinthians 11:15
16Sed se iu ŝajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio.Select 1 Corinthians 11:16
17Sed ordonante al vi jene, mi ne laŭdas vin, ke vi kunvenas ne por pliboniĝo, sed por malpliboniĝo.Select 1 Corinthians 11:17
18Ĉar unue mi aŭdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion.Select 1 Corinthians 11:18
19Ĉar necese estas, ke ankaŭ herezoj estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentiĝu inter vi.Select 1 Corinthians 11:19
20Kiam do vi kunvenas, estas neeble manĝi la Sinjoran vespermanĝon;Select 1 Corinthians 11:20
21ĉar en via manĝado ĉiu antaŭ alia prenas sian propran vespermanĝon; kaj unu malsatas, kaj alia drinkas.Select 1 Corinthians 11:21
22Kio? ĉu vi ne havas domojn, en kiuj vi povas manĝi kaj trinki? aŭ ĉu vi malestimas la eklezion de Dio, kaj hontigas la nehavantojn? Kion mi diros? ĉu mi vin laŭdos en tio? Mi ja vin ne laŭdas.Select 1 Corinthians 11:22
23Ĉar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaŭ transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon;Select 1 Corinthians 11:23
24kaj doninte dankon, li dispecigis ĝin, kaj diris: Ĉio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi.Select 1 Corinthians 11:24
25Tiel same ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; ĉi tion faru ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi.Select 1 Corinthians 11:25
26Ĉar ĉiufoje, kiam vi manĝos ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, ĝis li venos.Select 1 Corinthians 11:26
27Tial ĉiu, kiu neinde manĝos la panon aŭ trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro.Select 1 Corinthians 11:27
28Sed oni sin provu, kaj tiele manĝu el la pano kaj trinku el la kaliko.Select 1 Corinthians 11:28
29Ĉar la manĝanto kaj trinkanto manĝas kaj trinkas juĝon al si mem, se li ne pripensas la korpon.Select 1 Corinthians 11:29
30Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas.Select 1 Corinthians 11:30
31Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus juĝitaj.Select 1 Corinthians 11:31
32Sed kiam ni estas juĝataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo.Select 1 Corinthians 11:32
33Tial, miaj fratoj, kiam vi kunvenas por manĝi, atendu unu la alian.Select 1 Corinthians 11:33
34Se iu malsatas, li manĝu hejme, por ke via kunvenado ne enkonduku juĝon. Kaj la ceteron mi ordigos, kiam mi venos.Select 1 Corinthians 11:34
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation