1 Corinthians 12
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj.Select 1 Corinthians 12:1
2Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis.Select 1 Corinthians 12:2
3Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.Select 1 Corinthians 12:3
4Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito.Select 1 Corinthians 12:4
5Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro.Select 1 Corinthians 12:5
6Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj.Select 1 Corinthians 12:6
7Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo.Select 1 Corinthians 12:7
8Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito;Select 1 Corinthians 12:8
9al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito;Select 1 Corinthians 12:9
10kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj;Select 1 Corinthians 12:10
11sed ĉion tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas.Select 1 Corinthians 12:11
12Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo.Select 1 Corinthians 12:12
13Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.Select 1 Corinthians 12:13
14Ĉar la korpo estas ne unu membro, sed multaj.Select 1 Corinthians 12:14
15Se la piedo diros: Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo.Select 1 Corinthians 12:15
16Kaj se la orelo diros: Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo.Select 1 Corinthians 12:16
17Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aŭdado? Se la tuta estus aŭdado, kie estus la flarado?Select 1 Corinthians 12:17
18Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel al Li plaĉis.Select 1 Corinthians 12:18
19Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la korpo?Select 1 Corinthians 12:19
20Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo.Select 1 Corinthians 12:20
21Kaj la okulo ne povas diri al la mano: Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj: Mi vin ne bezonas.Select 1 Corinthians 12:21
22Sed multe plie la ŝajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj;Select 1 Corinthians 12:22
23kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion;Select 1 Corinthians 12:23
24sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon,Select 1 Corinthians 12:24
25por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian.Select 1 Corinthians 12:25
26Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas.Select 1 Corinthians 12:26
27Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto.Select 1 Corinthians 12:27
28Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn.Select 1 Corinthians 12:28
29Ĉu ĉiuj estas apostoloj? ĉu ĉiuj profetoj? ĉu ĉiuj instruantoj? ĉu ĉiuj mirakluloj?Select 1 Corinthians 12:29
30ĉu ĉiuj havas kuracan povon? ĉu ĉiuj parolas per lingvoj? ĉu ĉiuj interpretas?Select 1 Corinthians 12:30
31Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli preferindan vojon mi montras al vi.Select 1 Corinthians 12:31
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation