Skip to content
Church.wiki
1 Corinthians

1 Corinthians 14

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Sekvu amon; tamen deziregu spiritajn donacojn, sed prefere, ke vi profetadu.Select 1 Corinthians 14:1

2Ĉar tiu, kiu per lingvo parolas, ne al homoj parolas, sed al Dio; ĉar neniu komprenas, sed en la spirito li parolas misterojn.Select 1 Corinthians 14:2

3Sed la profetanto parolas al homoj edifon kaj konsilon kaj konsolon.Select 1 Corinthians 14:3

4Tiu, kiu per lingvo parolas, edifas sin mem; sed la profetanto edifas la eklezion.Select 1 Corinthians 14:4

5Mi volas, ke vi ĉiuj parolu per lingvoj, sed prefere, ke vi profetadu; kaj pli granda estas la profetanto, ol la per lingvoj parolanta, krom se li ankaŭ interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon.Select 1 Corinthians 14:5

6Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aŭ en formo de malkaŝado, aŭ de sciado, aŭ de profetado, aŭ de instruado?Select 1 Corinthians 14:6

7Eĉ la senvivaĵoj, kiuj produktas sonon, ĉu fluto, ĉu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aŭ harpata?Select 1 Corinthians 14:7

8Ĉar se la trumpeto donos necertan voĉon, kiu pretiĝos por batalo?Select 1 Corinthians 14:8

9Tiel ankaŭ vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? ĉar en la aeron vi parolus.Select 1 Corinthians 14:9

10Eble estas tiom da specoj de voĉoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa.Select 1 Corinthians 14:10

11Se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro.Select 1 Corinthians 14:11

12Tiel same ankaŭ vi, dum vi fervore deziras spiritajn donacojn, klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio.Select 1 Corinthians 14:12

13Tial kiu parolas per lingvo, tiu preĝu, ke li interpretu.Select 1 Corinthians 14:13

14Ĉar se mi preĝas per lingvo, mia spirito preĝas, sed mia intelekto estas senfrukta.Select 1 Corinthians 14:14

15Kio do estas? Mi preĝos spirite, kaj mi preĝos ankaŭ intelekte; mi kantos spirite, kaj mi kantos ankaŭ intelekte.Select 1 Corinthians 14:15

16Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen ĉe via dankesprimo? ĉar li ne scias, kion vi diras.Select 1 Corinthians 14:16

17Ĉar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata.Select 1 Corinthians 14:17

18Mi dankas Dion, mi parolas per lingvoj pli ol vi ĉiuj;Select 1 Corinthians 14:18

19tamen en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu ankaŭ aliajn, ol dek mil vortojn per lingvo.Select 1 Corinthians 14:19

20Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu infanetoj, sed en la mensoj estu plenaĝuloj.Select 1 Corinthians 14:20

21En la leĝo estas skribite: Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Mi parolos al ĉi tiu popolo; kaj tamen tiel ili ne volos aŭskulti Min, diras la Eternulo.Select 1 Corinthians 14:21

22Tial la lingvoj estas kiel signo, ne al la kredantoj, sed al la nekredantoj; sed la profetpovo estas kiel signo, ne al la nekredantoj, sed al la kredantoj.Select 1 Corinthians 14:22

23Se do la tuta eklezio kunvenos, kaj ĉiuj parolos per lingvoj, kaj tien envenos nekleruloj aŭ nekredantoj, ĉu ili ne diros, ke vi frenezas?Select 1 Corinthians 14:23

24Sed se ĉiuj profetos, kaj envenos nekredanto aŭ neklerulo, li estos konvinkata de ĉiuj, li estos juĝata de ĉiuj;Select 1 Corinthians 14:24

25la sekretoj de lia koro estos elmontrataj; kaj sekve li falos sur sian vizaĝon kaj adoros Dion, deklarante, ke Dio ja estas ĉe vi.Select 1 Corinthians 14:25

26Kio do estas, fratoj? Kiam vi kunvenas, ĉiu havas psalmon, havas instruon, havas malkaŝaĵon, havas lingvon, havas interpretaĵon. Ĉio fariĝu por edifo.Select 1 Corinthians 14:26

27Se oni parolas per lingvo, tio estu duope, aŭ triope je plejmulto, kaj laŭvice; kaj unu interpretu;Select 1 Corinthians 14:27

28sed se ne ĉeestas interpretanto, oni silentu en la eklezio; kaj li parolu al si kaj al Dio.Select 1 Corinthians 14:28

29Kaj la profetoj parolu duope aŭ triope, kaj la aliaj interdiferencigu.Select 1 Corinthians 14:29

30Sed se al alia apudsidanta io malkaŝiĝos, la unua silentu.Select 1 Corinthians 14:30

31Ĉar vi ĉiuj povas profeti unuope laŭvice, por ke ĉiuj lernu, kaj ĉiuj ricevu konsilon;Select 1 Corinthians 14:31

32kaj la spiritoj de la profetoj estas submetataj al la profetoj;Select 1 Corinthians 14:32

33ĉar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco; kiel en ĉiuj eklezioj de la sanktuloj.Select 1 Corinthians 14:33

34La virinoj silentadu en la eklezioj; ĉar ne estas permesate al ili paroli, sed ili submetiĝu, kiel ankaŭ diras la leĝo.Select 1 Corinthians 14:34

35Kaj se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme; ĉar estas honte por virino paroli en la eklezio.Select 1 Corinthians 14:35

36Kio? ĉu el vi la vorto de Dio eliris? ĉu ĝi venis al vi solaj?Select 1 Corinthians 14:36

37Se iu ŝajnas al si esti profeto aŭ laŭspirita, li sciiĝu pri tio, kion mi skribas al vi, ke ĝi estas la ordono de la Sinjoro.Select 1 Corinthians 14:37

38Sed se iu ne scias, li ne sciu.Select 1 Corinthians 14:38

39Tial, fratoj, deziregu profeti, kaj ne malpermesu paroli per lingvoj.Select 1 Corinthians 14:39

40Sed ĉio fariĝu konvene kaj laŭorde.Select 1 Corinthians 14:40

Next: 1 Corinthians 15Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

1 Corinthians

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.