2 Corinthians 13
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Jen la trian fojon mi venas al vi. Laŭ la diro de du atestantoj aŭ tri ĉiu vorto estu konfirmita.Select 2 Corinthians 13:1
2Mi antaŭdiris, kaj mi nun antaŭdiras, kiel ĉeestante la duan fojon, tiel nun forestante, al la jam pekintaj kaj al ĉiuj ceteraj, ke se mi revenos, mi ne indulgos;Select 2 Corinthians 13:2
3ĉar vi serĉas pruvon de tio, ke parolas en mi Kristo, kiu rilate al vi ne estas malforta, sed energias en vi;Select 2 Corinthians 13:3
4ĉar li estis krucumita pro malforto, tamen li vivas per la potenco de Dio. Ĉar ni ankaŭ estas malfortaj kune kun li, sed ni vivos kune kun li per la potenco de Dio rilate al vi.Select 2 Corinthians 13:4
5Provu vin mem, ĉu vi estas en la fido; ekzamenu vin mem. Aŭ ĉu vi ne scias pri vi mem, ke Jesuo Kristo estas en vi? se ja vi ne estas malaprobindaj.Select 2 Corinthians 13:5
6Sed mi esperas, ke vi sciiĝos, ke ni ne estas malaprobindaj.Select 2 Corinthians 13:6
7Ni preĝas al Dio, ke vi faru nenian malbonon; ne por tio, ke ni montriĝu aprobataj, sed por ke vi faradu tion, kio estas honorinda, eĉ kvankam ni estus malaprobindaj.Select 2 Corinthians 13:7
8Ĉar ni ne povas fari ion kontraŭ la vero, sed nur por la vero.Select 2 Corinthians 13:8
9Ĉar ni ĝojas, kiam ni estas malfortaj kaj vi estas fortaj; ankaŭ ni preĝas por via perfektiĝo.Select 2 Corinthians 13:9
10Pro tio mi skribas ĉi tion, forestante, por ke, ĉeestante, mi ne agu severe laŭ la aŭtoritato, kiun la Sinjoro donis al mi por edifado kaj ne por deĵetado.Select 2 Corinthians 13:10
11Fine, fratoj, adiaŭ. Perfektiĝu, konsoliĝu, estu unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos ĉe vi.Select 2 Corinthians 13:11
12Salutu unu la alian per sankta kiso.Select 2 Corinthians 13:12
13Ĉiuj sanktuloj vin salutas.Select 2 Corinthians 13:13
14La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj.Select 2 Corinthians 13:14
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation