Luke 17
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Kaj li diris al siaj disĉiploj: Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos!Select Luke 17:1
2Pli bone estus por tiu, se muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el ĉi tiuj malgranduloj.Select Luke 17:2
3Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin.Select Luke 17:3
4Kaj se li pekos kontraŭ vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turniĝos al vi, dirante: Mi pentas; vi lin pardonu.Select Luke 17:4
5Kaj la apostoloj diris al la Sinjoro: Aldonu al ni fidon.Select Luke 17:5
6Kaj la Sinjoro diris: Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al ĉi tiu morusarbo: Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron; kaj ĝi obeus al vi.Select Luke 17:6
7Sed kiu el vi, havante serviston plugantan aŭ paŝtantan, diros al li, kiam li envenis de la kampo: Tuj venu, kaj sidiĝu, por manĝi?Select Luke 17:7
8Ĉu li ne diros al li prefere: Preparu ion, por ke mi verspermanĝu, kaj zonu vin, kaj servu al mi, dum mi manĝos kaj trinkos; kaj poste vi manĝos kaj trinkos?Select Luke 17:8
9Ĉu li dankas la serviston, ĉar li faris tion, kio estis ordonita?Select Luke 17:9
10Tiel ankaŭ vi, kiam vi faris ĉion, kio estas ordonita al vi, diru: Ni estas senutilaj servistoj; ni faris tion, kion fari estis nia devo.Select Luke 17:10
11Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo.Select Luke 17:11
12Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime;Select Luke 17:12
13kaj ili levis sian voĉon, dirante: Jesuo, estro, kompatu nin.Select Luke 17:13
14Kaj vidinte ilin, li diris al ili: Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili fariĝis puraj.Select Luke 17:14
15Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo,Select Luke 17:15
16kaj falis sur sian vizaĝon ĉe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano.Select Luke 17:16
17Kaj Jesuo responde diris: Ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ?Select Luke 17:17
18Ĉu ne troviĝis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom ĉi tiu fremdulo?Select Luke 17:18
19Kaj li diris al li: Leviĝu kaj iru; via fido vin savis.Select Luke 17:19
20Kaj kiam la Fariseoj demandis al li, kiam venos la regno de Dio, li respondis al ili, dirante: La regno de Dio ne venas kun observado;Select Luke 17:20
21kaj oni ne diros: Jen ĉi tie, aŭ: Jen tie! ĉar jen la regno de Dio estas inter vi.Select Luke 17:21
22Kaj li diris al la disĉiploj: Venos tagoj, kiam vi deziros vidi unu el la tagoj de la Filo de homo, kaj vi ne vidos.Select Luke 17:22
23Kaj ili diros al vi: Jen tie! Jen ĉi tie! Ne foriru, nek sekvu;Select Luke 17:23
24ĉar kiel la fulmo, kiam ĝi fulmas el unu subĉiela flanko, lumas ĝis alia subĉiela flanko, tiel estos la Filo de homo en sia tago.Select Luke 17:24
25Sed unue li devas multon suferi, kaj esti malŝatata de ĉi tiu generacio.Select Luke 17:25
26Kaj kiel estis en la tagoj de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de homo.Select Luke 17:26
27Oni manĝis, trinkis, edziĝis, edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis ĉiujn.Select Luke 17:27
28Ankaŭ tiel same, kiel estis en la tagoj de Lot; oni manĝis, trinkis, aĉetis, vendis, plantis, konstruis;Select Luke 17:28
29sed en la tago, kiam Lot eliris el Sodom, fajro kaj sulfuro falis el la ĉielo kaj pereigis ĉiujn;Select Luke 17:29
30tiel same estos en tiu tago, kiam la Filo de homo malkaŝiĝos.Select Luke 17:30
31Kiu estos sur la tegmento en tiu tago, kun liaj havaĵoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaŭ ne revenu.Select Luke 17:31
32Memoru la edzinon de Lot.Select Luke 17:32
33Kiu penos gajni sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu ĝin perdos, tiu savos ĝin viva.Select Luke 17:33
34Mi diras al vi: En tiu nokto estos du viroj sur unu lito; unu estos prenita, kaj la alia lasita.Select Luke 17:34
35Du virinoj estos muelantaj kune; unu estos prenita, kaj la alia lasita.Select Luke 17:35
36Du viroj estos sur kampo; unu estos prenita, kaj la alia lasita.Select Luke 17:36
37Kaj ili responde diris al li: Kie, Sinjoro? Kaj li diris al ili: Kie estas la kadavro, tien ankaŭ kolektiĝos la agloj.Select Luke 17:37
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation