Skip to content
Church.wiki
Luke

Luke 20

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Kaj en unu el la tagoj, dum li instruis la popolon en la templo kaj predikis la evangelion, la ĉefpastroj kaj la skribistoj venis kun la pliaĝuloj;Select Luke 20:1

2kaj ili ekparolis, dirante al li: Diru al ni: Laŭ kia aŭtoritato vi ĉi tion faras? aŭ kiu estas tiu, kiu donis al vi tian aŭtoritaton?Select Luke 20:2

3Kaj responde li diris al ili: Mi ankaŭ faros al vi demandon, kaj diru al mi:Select Luke 20:3

4La baptado de Johano, ĉu ĝi estis el la ĉielo, aŭ el homoj?Select Luke 20:4

5Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo; li diros: Kial vi ne kredis al li?Select Luke 20:5

6Sed se ni diros: El homoj; la tuta popolo ŝtonmortigos nin, ĉar ili estas konvinkitaj, ke Johano estis profeto.Select Luke 20:6

7Kaj ili respondis, ke ili ne scias, de kie ĝi estis.Select Luke 20:7

8Kaj Jesuo diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.Select Luke 20:8

9Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon: Unu viro plantis vinberĝardenon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis por longa tempo.Select Luke 20:9

10Kaj en la ĝusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava.Select Luke 20:10

11Kaj li sendis ankoraŭ alian sklavon, kaj lin ankaŭ ili skurĝis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava.Select Luke 20:11

12Kaj li sendis ankoraŭ trian, kaj lin ankaŭ ili vundis kaj elĵetis.Select Luke 20:12

13Kaj la sinjoro de la vinberejo diris: Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos.Select Luke 20:13

14Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante: Ĉi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredaĵo fariĝu nia.Select Luke 20:14

15Kaj ili elĵetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo?Select Luke 20:15

16Li venos kaj pereigos ĉi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj aŭdinte tion, ili diris: Ne tiel estu.Select Luke 20:16

17Sed li, rigardante ilin, diris: Kio do estas la jena skribitaĵo: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula?Select Luke 20:17

18Ĉiu, kiu falas sur tiun ŝtonon, rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, tiun ĝi polvigos.Select Luke 20:18

19Kaj la skribistoj kaj ĉefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; ĉar ili eksciis, ke kontraŭ ili li parolis ĉi tiun parabolon.Select Luke 20:19

20Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj ŝajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj aŭtoritato de la provincestro.Select Luke 20:20

21Kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio:Select Luke 20:21

22Ĉu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aŭ ne?Select Luke 20:22

23Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili:Select Luke 20:23

24Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribaĵon ĝi portas? Kaj ili respondis: De Cezaro.Select Luke 20:24

25Kaj li diris al ili: Tial redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.Select Luke 20:25

26Kaj ili ne povis ekkapti la diron antaŭ la popolo; kaj ili miris pro lia respondo, kaj silentis.Select Luke 20:26

27Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin,Select Luke 20:27

28dirante: Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.Select Luke 20:28

29Estis do sep fratoj; kaj la unua edziĝis, kaj mortis seninfana;Select Luke 20:29

30ankaŭ la dua;Select Luke 20:30

31kaj la tria ŝin prenis; kaj tiel same ankaŭ la sep ne lasis infanojn, kaj mortis.Select Luke 20:31

32Laste mortis ankaŭ la virino.Select Luke 20:32

33En la releviĝo do por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar la sep havis ŝin kiel edzinon.Select Luke 20:33

34Kaj Jesuo diris al ili: La filoj de ĉi tiu mondo edziĝas kaj estas edzigataj;Select Luke 20:34

35sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi tiun mondon kaj la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas;Select Luke 20:35

36ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj kun la anĝeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la releviĝo.Select Luke 20:36

37Sed ke la mortintoj leviĝas, Moseo mem montris en la arbetaĵo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob.Select Luke 20:37

38Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, ĉar ĉiuj vivas al Li.Select Luke 20:38

39Kaj iuj el la skribistoj responde diris: Majstro, vi bone diris.Select Luke 20:39

40Kaj ili ne plu kuraĝis fari al li demandon.Select Luke 20:40

41Kaj li diris al ili: Kiel oni diras, ke la Kristo estas filo de David?Select Luke 20:41

42Ĉar David mem diras en la Psalmaro: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,Select Luke 20:42

43Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.Select Luke 20:43

44Tial David nomas lin Sinjoro, kaj kiamaniere li estas lia filo?Select Luke 20:44

45Kaj dum la tuta popolo aŭskultis, li diris al siaj disĉiploj:Select Luke 20:45

46Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn ĉe festenoj;Select Luke 20:46

47kaj kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas. Ĉi tiuj ricevos pli severan kondamnon.Select Luke 20:47

Next: Luke 21Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Luke

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.