Luke 23
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Kaj la tuta ĉeestantaro leviĝis, kaj kondukis lin antaŭ Pilaton.Select Luke 23:1
2Kaj ili komencis akuzi lin, dirante: Ni trovis ĉi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, reĝo.Select Luke 23:2
3Kaj Pilato demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj li responde al li diris: Vi diras.Select Luke 23:3
4Kaj Pilato diris al la ĉefpastroj kaj homamasoj: Mi trovas nenian kulpon en ĉi tiu viro.Select Luke 23:4
5Sed ili insistis, dirante: Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, eĉ ĝis ĉi tie.Select Luke 23:5
6Sed kiam Pilato tion aŭdis, li demandis, ĉu la viro estas Galileano.Select Luke 23:6
7Kaj kiam li sciiĝis, ke li estas el sub la aŭtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaŭ ĉeestis en Jerusalem en tiuj tagoj.Select Luke 23:7
8Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege ĝojis; ĉar de longe li deziris vidi lin, ĉar li jam aŭdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li.Select Luke 23:8
9Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion.Select Luke 23:9
10Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante.Select Luke 23:10
11Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato.Select Luke 23:11
12Kaj Herodo kaj Pilato fariĝis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; ĉar antaŭe ili havis inter si malamon.Select Luke 23:12
13Kaj Pilato, kunvokinte la ĉefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon,Select Luke 23:13
14diris al ili: Vi alkondukis antaŭ min ĉi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaŭ vi, mi trovis nenian kulpon en ĉi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas;Select Luke 23:14
15nek Herodo ankaŭ, ĉar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li.Select Luke 23:15
16Tial mi lin skurĝos kaj liberigos.Select Luke 23:16
17Ĉar li devis liberigi unu al ili dum la festo.Select Luke 23:17
18Sed amase ili kriis, dirante: Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason;Select Luke 23:18
19kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis ĵetita en malliberejon.Select Luke 23:19
20Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili;Select Luke 23:20
21sed ili laŭte kriis, dirante: Krucumu, krucumu lin.Select Luke 23:21
22Kaj la trian fojon li diris al ili: Kial? kian malbonon faris ĉi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurĝos kaj liberigos.Select Luke 23:22
23Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis.Select Luke 23:23
24Kaj Pilato donis juĝon, ke plenumiĝu ilia postulo.Select Luke 23:24
25Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis ĵetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.Select Luke 23:25
26Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti ĝin post Jesuo.Select Luke 23:26
27Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj ĝemis kaj lamentis pro li.Select Luke 23:27
28Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris: Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj.Select Luke 23:28
29Ĉar jen venas tagoj, kiam oni diros: Feliĉaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj.Select Luke 23:29
30Tiam oni komencos diri al la montoj: Falu sur nin; kaj al la montetoj: Kovru nin.Select Luke 23:30
31Ĉar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?Select Luke 23:31
32Kaj estis kondukataj kun li ankaŭ aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj.Select Luke 23:32
33Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre.Select Luke 23:33
34Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili ĵetis lotojn.Select Luke 23:34
35Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaŭ mokis lin, dirante: Aliajn li savis: li savu sin mem, se ĉi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito.Select Luke 23:35
36Kaj ŝercis pri li ankaŭ la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron,Select Luke 23:36
37kaj dirante: Se vi estas la Reĝo de la Judoj, savu vin.Select Luke 23:37
38Kaj estis ankaŭ surskribo super li: ĈI TIU ESTAS LA REĜO DE LA JUDOJ.Select Luke 23:38
39Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante: Ĉu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin.Select Luke 23:39
40Sed la alia responde admonis lin, dirante: Ĉu vi eĉ ne timas Dion? ĉar vi estas en la sama kondamno.Select Luke 23:40
41Kaj ni ja juste, ĉar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed ĉi tiu faris nenion malbonan.Select Luke 23:41
42Kaj li diris: Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon.Select Luke 23:42
43Kaj li diris al li: Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.Select Luke 23:43
44Kaj jam estis ĉirkaŭ la sesa horo, kaj fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa, ĉar la sunlumo mankis;Select Luke 23:44
45kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo.Select Luke 23:45
46Kaj kriinte per laŭta voĉo, Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton.Select Luke 23:46
47Kaj kiam la centestro vidis la okazantaĵon, li gloris Dion, dirante: Ĉi tiu estis ja justulo.Select Luke 23:47
48Kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kunvenis al ĉi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintaĵojn, reiris, frapante al si la bruston.Select Luke 23:48
49Kaj ĉiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion.Select Luke 23:49
50Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justaSelect Luke 23:50
51(li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio,Select Luke 23:51
52irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo.Select Luke 23:52
53Kaj li deprenis ĝin kaj envolvis ĝin en tolaĵo, kaj metis lin en tombo, elhakita el ŝtono, kie neniu antaŭe kuŝis.Select Luke 23:53
54Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis.Select Luke 23:54
55Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita.Select Luke 23:55
56Kaj ili reiris, kaj preparis aromaĵojn kaj ŝmiraĵojn. Kaj sabate ili ripozis laŭ la ordono.Select Luke 23:56
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation