Skip to content
Church.wiki
Nehemiah

Nehemiah 10

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1La sigelintoj estas: Neĥemja, la regionestro, filo de Ĥaĥalja, kaj Cidkija,Select Nehemiah 10:1

2Seraja, Azarja, Jeremia,Select Nehemiah 10:2

3Paŝĥur, Amarja, Malkija,Select Nehemiah 10:3

4Ĥatuŝ, Ŝebanja, Maluĥ,Select Nehemiah 10:4

5Ĥarim, Meremot, Obadja,Select Nehemiah 10:5

6Daniel, Ginton, Baruĥ,Select Nehemiah 10:6

7Meŝulam, Abija, Mijamin,Select Nehemiah 10:7

8Maazja, Bilgaj, Ŝemaja. Tio estas la pastroj.Select Nehemiah 10:8

9La Levidoj: Jeŝua, filo de Azanja, Binuj, el la filoj de Ĥenadad, Kadmiel;Select Nehemiah 10:9

10kaj iliaj fratoj: Ŝebanja, Hodija, Kelita, Pelaja, Ĥanan,Select Nehemiah 10:10

11Miĥa, Reĥob, Ĥaŝabja,Select Nehemiah 10:11

12Zakur, Ŝerebja, Ŝebanja,Select Nehemiah 10:12

13Hodija, Bani, Beninu.Select Nehemiah 10:13

14La ĉefoj de la popolo: Paroŝ, Paĥat-Moab, Elam, Zatu, Bani,Select Nehemiah 10:14

15Buni, Azgad, Bebaj,Select Nehemiah 10:15

16Adonija, Bigvaj, Adin,Select Nehemiah 10:16

17Ater, Ĥizkija, Azur,Select Nehemiah 10:17

18Hodija, Ĥaŝum, Becaj,Select Nehemiah 10:18

19Ĥarif, Anatot, Nebaj,Select Nehemiah 10:19

20Magpiaŝ, Meŝulam, Ĥezir,Select Nehemiah 10:20

21Meŝezabel, Cadok, Jadua,Select Nehemiah 10:21

22Pelatja, Ĥanan, Anaja,Select Nehemiah 10:22

23Hoŝea, Ĥananja, Ĥaŝub,Select Nehemiah 10:23

24Haloĥeŝ, Pilĥa, Ŝobek,Select Nehemiah 10:24

25Reĥum, Ĥaŝabna, Maaseja,Select Nehemiah 10:25

26Aĥija, Ĥanan, Anan,Select Nehemiah 10:26

27Maluĥ, Ĥarim, Baana.Select Nehemiah 10:27

28Kaj la cetera popolo, la pastroj, Levidoj, pordegistoj, kantistoj, Netinoj, kaj ĉiuj, kiuj apartiĝis de la aligentaj popoloj al la instruo de Dio, iliaj edzinoj, filoj, kaj filinoj, ĉiuj, kiuj povis kompreni,Select Nehemiah 10:28

29aliĝis al siaj fratoj, al la eminentuloj, kaj ligis sin per ĵura promeso, ke ili sekvos la instruon de Dio, donitan per Moseo, servanto de Dio, kaj ke ili konservos kaj plenumos ĉiujn ordonojn de la Eternulo, nia Sinjoro, Liajn preskribojn kaj leĝojn;Select Nehemiah 10:29

30ke ni ne donos niajn filinojn al la popoloj de la lando, kaj iliajn filinojn ni ne prenos por niaj filoj;Select Nehemiah 10:30

31ke kiam la popoloj de la lando venigos la komercaĵojn aŭ ĉiaspecan grenon en sabato, por vendi, ni ne prenos de ili en sabato aŭ en alia sankta tago; ke en ĉiu sepa jaro ni forigos ĉiujn ŝuldojn.Select Nehemiah 10:31

32Kaj ni starigis al ni kiel leĝon, ke ni donados de ni po triono de siklo ĉiujare por la servado en la domo de nia Dio:Select Nehemiah 10:32

33por la panoj de propono, por la ĉiutaga farunofero, por la ĉiutaga brulofero, por la sabatoj, monatkomencoj, festoj, por la sanktaĵoj, por pekoferoj, por pekliberigi Izraelon, kaj por ĉiuj laboroj en la domo de nia Dio.Select Nehemiah 10:33

34Kaj ni lotis inter la pastroj, Levidoj, kaj popolo pri la ofera liverado de ligno en la domo de nia Dio, laŭ niaj patrodomoj, ĉiujare en difinitaj tempoj, por bruligi sur la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiel estas skribite en la instruo.Select Nehemiah 10:34

35Kaj ni akceptis kiel devon, ke ni alportados la unuaaĵojn de nia tero kaj la unuaaĵojn de ĉiuj fruktoj de ĉiu arbo ĉiujare en la domon de la Eternulo;Select Nehemiah 10:35

36ankaŭ la unuenaskitojn el niaj filoj kaj el niaj brutoj, kiel estas skribite en la instruo, kaj la unuenaskitojn de niaj bovoj kaj de niaj ŝafoj ni alportados en la domon de nia Dio, al la pastroj, kiuj servas en la domo de nia Dio.Select Nehemiah 10:36

37Kaj la unuaaĵon de nia pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de ĉiuj arboj, moston, kaj oleon ni alportados al la pastroj en la ĉambrojn de la domo de nia Dio; kaj la dekonaĵon de nia tero ni donos al la Levidoj, por ke ili, la Levidoj, havu dekonaĵon en ĉiuj urboj, kie ni prilaboras la teron.Select Nehemiah 10:37

38Kaj la pastro, la Aaronido, estos kun la Levidoj, kiam ili prenos la dekonaĵon; kaj la Levidoj venigos dekonaĵon el la dekonaĵo en la domon de nia Dio, en la ĉambrojn de la provizejo.Select Nehemiah 10:38

39Ĉar en tiujn ĉambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo. Tie troviĝas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio.Select Nehemiah 10:39

Next: Nehemiah 11Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Nehemiah

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.