Nehemiah 7
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kiam la murego estis konstruita, mi starigis la pordojn; kaj ricevis siajn oficojn la pordegistoj, la kantistoj, kaj la Levidoj.Select Nehemiah 7:1
2Kaj mi donis ordonon al mia frato Ĥanani, kaj al Ĥananja, kastelestro de Jerusalem (ĉar li estis homo fidela, kaj diotima pli ol multaj aliaj),Select Nehemiah 7:2
3kaj mi diris al ili: Oni ne malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaŭ ol la suno estos bone varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la pordegojn fermitaj kaj ŝlositaj; kaj oni starigu gardon el la loĝantoj de Jerusalem, ĉiun sur lia gardoloko kaj ĉiun kontraŭ lia domo.Select Nehemiah 7:3
4Sed la urbo estis vasta kaj granda, kaj da loĝantoj estis en ĝi nemulte, kaj la domoj ne estis konstruitaj.Select Nehemiah 7:4
5Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis antaŭe, kaj mi trovis, ke en ĝi estas skribite jene:Select Nehemiah 7:5
6Jen estas la loĝantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, ĉiu en sian urbon,Select Nehemiah 7:6
7kiuj venis kun Zerubabel, Jeŝua, Neĥemja, Azarja, Raamja, Naĥamani, Mordeĥaj, Bilŝan, Misperet, Bigvaj, Neĥum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:Select Nehemiah 7:7
8de la idoj de Paroŝ, du mil cent sepdek du,Select Nehemiah 7:8
9de la idoj de Ŝefatja, tricent sepdek du,Select Nehemiah 7:9
10de la idoj de Araĥ, sescent kvindek du,Select Nehemiah 7:10
11de la idoj de Paĥat-Moab, el la idoj de Jeŝua kaj Joab, du mil okcent dek ok,Select Nehemiah 7:11
12de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,Select Nehemiah 7:12
13de la idoj de Zatu, okcent kvardek kvin,Select Nehemiah 7:13
14de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek,Select Nehemiah 7:14
15de la idoj de Binuj, sescent kvardek ok,Select Nehemiah 7:15
16de la idoj de Bebaj, sescent dudek ok,Select Nehemiah 7:16
17de la idoj de Azgad, du mil tricent dudek du,Select Nehemiah 7:17
18de la idoj de Adonikam, sescent sesdek sep,Select Nehemiah 7:18
19de la idoj de Bigvaj, du mil sesdek sep,Select Nehemiah 7:19
20de la idoj de Adin, sescent kvindek kvin,Select Nehemiah 7:20
21de la idoj de Ater, el la domo de Ĥizkija, naŭdek ok,Select Nehemiah 7:21
22de la idoj de Ĥaŝum, tricent dudek ok,Select Nehemiah 7:22
23de la idoj de Becaj, tricent dudek kvar,Select Nehemiah 7:23
24de la idoj de Ĥarif, cent dek du,Select Nehemiah 7:24
25de la idoj de Gibeon, naŭdek kvin,Select Nehemiah 7:25
26de la loĝantoj de Bet-Leĥem kaj de Netofa, cent okdek ok,Select Nehemiah 7:26
27de la loĝantoj de Anatot, cent dudek ok,Select Nehemiah 7:27
28de la loĝantoj de Bet-Azmavet, kvardek du,Select Nehemiah 7:28
29de la loĝantoj de Kirjat-Jearim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri,Select Nehemiah 7:29
30de la loĝantoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu,Select Nehemiah 7:30
31de la loĝantoj de Miĥmas, cent dudek du,Select Nehemiah 7:31
32de la loĝantoj de Bet-El kaj Aj, cent dudek tri,Select Nehemiah 7:32
33de la loĝantoj de Nebo-Aĥer, kvindek du,Select Nehemiah 7:33
34de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar,Select Nehemiah 7:34
35de la idoj de Ĥarim, tricent dudek,Select Nehemiah 7:35
36de la idoj de Jeriĥo, tricent kvardek kvin,Select Nehemiah 7:36
37de la idoj de Lod, Ĥadid, kaj Ono, sepcent dudek unu,Select Nehemiah 7:37
38de la idoj de Senaa, tri mil naŭcent tridek.Select Nehemiah 7:38
39De la pastroj: de la idoj de Jedaja, el la domo de Jeŝua, naŭcent sepdek tri,Select Nehemiah 7:39
40de la idoj de Imer, mil kvindek du,Select Nehemiah 7:40
41de la idoj de Paŝĥur, mil ducent kvardek sep,Select Nehemiah 7:41
42de la idoj de Ĥarim, mil dek sep.Select Nehemiah 7:42
43De la Levidoj: de la idoj de Jeŝua, el la domo de Kadmiel, el la filoj de Hodja, sepdek kvar.Select Nehemiah 7:43
44De la kantistoj: de la idoj de Asaf, cent kvardek ok.Select Nehemiah 7:44
45De la pordegistoj: la idoj de Ŝalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de Ĥatita, la idoj de Ŝobaj, cent tridek ok.Select Nehemiah 7:45
46De la Netinoj: la idoj de Ciĥa, la idoj de Ĥasufa, la idoj de Tabaot,Select Nehemiah 7:46
47la idoj de Keros, la idoj de Sia, la idoj de Padon,Select Nehemiah 7:47
48la idoj de Lebana, la idoj de Ĥagaba, la idoj de Ŝalmaj,Select Nehemiah 7:48
49la idoj de Ĥanan, la idoj de Gidel, la idoj de Gaĥar,Select Nehemiah 7:49
50la idoj de Reaja, la idoj de Recin, la idoj de Nekoda,Select Nehemiah 7:50
51la idoj de Gazam, la idoj de Uza, la idoj de Paseaĥ,Select Nehemiah 7:51
52la idoj de Besaj, la idoj de Meunim, la idoj de Nefiŝesim,Select Nehemiah 7:52
53la idoj de Bakbuk, la idoj de Ĥakufa, la idoj de Ĥarĥur,Select Nehemiah 7:53
54la idoj de Baclit, la idoj de Meĥida, la idoj de Ĥarŝa,Select Nehemiah 7:54
55la idoj de Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de Tamaĥ,Select Nehemiah 7:55
56la idoj de Neciaĥ, la idoj de Ĥatifa.Select Nehemiah 7:56
57La idoj de la servantoj de Salomono: la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet, la idoj de Perida,Select Nehemiah 7:57
58la idoj de Jaala, la idoj de Darkon, la idoj de Gidel,Select Nehemiah 7:58
59la idoj de Ŝefatja, la idoj de Ĥatil, la idoj de Poĥeret-Cebaim, la idoj de Amon.Select Nehemiah 7:59
60La nombro de ĉiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent naŭdek du.Select Nehemiah 7:60
61Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melaĥ, Tel-Ĥarŝa, Kerub, Adon, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, ĉu ili devenas de Izrael:Select Nehemiah 7:61
62la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvardek du.Select Nehemiah 7:62
63Kaj el la pastroj: la idoj de Ĥabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo.Select Nehemiah 7:63
64Ili serĉis siajn dokumentojn genealogiajn, sed ĉi tiuj ne troviĝis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.Select Nehemiah 7:64
65Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne manĝu el la plejsanktaĵo, ĝis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.Select Nehemiah 7:65
66La tuta komunumo kune konsistis el kvardek du mil tricent sesdek homoj,Select Nehemiah 7:66
67krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kvardek kvin kantistoj kaj kantistinoj.Select Nehemiah 7:67
68Da ĉevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin;Select Nehemiah 7:68
69da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek.Select Nehemiah 7:69
70Kelkaj el la ĉefoj de patrodomoj donis por la laboroj: la regionestro donis por la trezorejo: mil darkemonojn da oro, kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn vestojn.Select Nehemiah 7:70
71El la ĉefoj de patrodomoj, kelkaj donis en la trezorejon de la laboroj dudek mil darkemonojn da oro kaj du mil ducent min�ojn da arĝento.Select Nehemiah 7:71
72Kaj kion donis la ceteraj el la popolo, tio estis: dudek mil darkemonoj da oro kaj du mil min�oj da arĝento kaj sesdek sep pastraj vestoj.Select Nehemiah 7:72
73Kaj ekloĝis la pastroj kaj la Levidoj kaj la pordegistoj kaj la kantistoj kaj la popolanoj kaj la Netinoj kaj la tuta Izrael en siaj urboj. Kiam venis la sepa monato, la Izraelidoj estis jam en siaj urboj.Select Nehemiah 7:73
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain