1 Thessalonians 5
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi.Select 1 Thessalonians 5:1
2Ĉar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel ŝtelisto en la nokto.Select 1 Thessalonians 5:2
3Dum oni diras: Paco kaj sendanĝereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsaviĝos.Select 1 Thessalonians 5:3
4Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel ŝtelisto;Select 1 Thessalonians 5:4
5ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto, nek el mallumo;Select 1 Thessalonians 5:5
6tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj.Select 1 Thessalonians 5:6
7Ĉar kiuj dormas, tiuj dormas en la nokto; kaj kiuj ebriiĝas, tiuj ebriiĝas en la nokto.Select 1 Thessalonians 5:7
8Sed ĉar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo.Select 1 Thessalonians 5:8
9Ĉar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo,Select 1 Thessalonians 5:9
10kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, ĉu ni maldormos aŭ dormos.Select 1 Thessalonians 5:10
11Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaŭ vi jam faradas.Select 1 Thessalonians 5:11
12Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras ĉe vi kaj estras ĉe vi en la Sinjoro kaj vin admonas,Select 1 Thessalonians 5:12
13kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia.Select 1 Thessalonians 5:13
14Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuraĝigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraŭ ĉiuj.Select 1 Thessalonians 5:14
15Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj.Select 1 Thessalonians 5:15
16Ĝoju ĉiam;Select 1 Thessalonians 5:16
17preĝu senĉese;Select 1 Thessalonians 5:17
18pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.Select 1 Thessalonians 5:18
19Ne estingu la Spiriton;Select 1 Thessalonians 5:19
20ne malestimu profetaĵojn;Select 1 Thessalonians 5:20
21elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona;Select 1 Thessalonians 5:21
22detenu vin de ĉia formo de malbono.Select 1 Thessalonians 5:22
23Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.Select 1 Thessalonians 5:23
24Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros.Select 1 Thessalonians 5:24
25Fratoj, preĝu por ni.Select 1 Thessalonians 5:25
26Salutu ĉiujn fratojn per sankta kiso.Select 1 Thessalonians 5:26
27Mi solene petegas vin per la Sinjoro, ke oni legu ĉi tiun epistolon antaŭ la tuta frataro.Select 1 Thessalonians 5:27
28La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.Select 1 Thessalonians 5:28
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation