Skip to content
Church.wiki

1 Timothy Chapter 2 Esperanto

Pauline epistles · 1 Timothy · Esperanto · 15 verses

Verse layout
📝 Overview of this chapter Flow, key verses and people

디모데전서 2장은 바울이 교회의 공적 기도와 예배 질서를 다루는 장이다. 모든 사람과 위정자를 위한 기도, 유일한 중보자 그리스도, 남녀의 기도·단장·배움에 관한 지침이 담겨 있다.

Jump to verse

21 Timothy · Esperanto
1Mi konsilas do, antaŭ ĉio, fari petegojn, preĝojn, propetadojn, dankojn por ĉiuj;
2por reĝoj kaj ĉiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco.
3Tio estas bona kaj akceptebla antaŭ Dio, nia Savanto,
4kiu volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero. Notes
5Ĉar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo, Notes
6kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj;
7por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.
8Mi deziras do, ke la viroj preĝu en ĉiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.
9Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektaĵoj, aŭ oro, aŭ perloj, aŭ multekostaj vestoj;
10sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj.
11Virino lernu en kvieteco kun ĉia submetiĝo. Notes
12Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco.
13Ĉar Adam kreiĝis la unua, poste Eva; Notes
14kaj Adam ne trompiĝis; sed la virino, trompite, falis en pekon;
15sed ŝi saviĝos per la naskado, se ili daŭras en fido kaj amo kaj sanktiĝo kun sobreco.

Esperanto
Tap a verse to copy, share, highlight or add a note. Dotted words link to encyclopedia articles.

15 verses in this chapter
2 / 6 chapters

The text is Esperanto(에스페란토) — From getbible.net (CrossWire SWORD module) · license: 공개 도메인 (Public Domain) Highlights, notes and read marks stay with the chapter whichever version you read. Dotted words are people, places and terms that have an encyclopedia article (marked once per page). Highlights, notes and read marks are saved only in this browser and gathered under My marks.

Verse commentaries for this chapter 4

Articles mentioning this chapter

More