Skip to content
Church.wiki
1 Timothy

1 Timothy 5

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Ne riproĉu maljunulon, sed konsilu lin, kiel patron; la pli junajn virojn, kiel fratojn;Select 1 Timothy 5:1

2la maljunulinojn, kiel patrinojn; la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun ĉia ĉasteco.Select 1 Timothy 5:2

3Respektu tiujn vidvinojn, kiuj estas efektive vidvinoj.Select 1 Timothy 5:3

4Sed se iu vidvino havas filojn aŭ nepojn, ĉi tiuj lernu unue montri piecon ĉe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; ĉar tio estas akceptebla antaŭ Dio.Select 1 Timothy 5:4

5Tiu, kiu estas efektiva vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en petegoj kaj preĝoj nokte kaj tage.Select 1 Timothy 5:5

6Sed la voluptamanta, ankoraŭ vivante, malvivas.Select 1 Timothy 5:6

7Tion ankaŭ ordonu, por ke ili estu sen riproĉo.Select 1 Timothy 5:7

8Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.Select 1 Timothy 5:8

9Estu registrata kiel vidvino tiu, kiu havas ne malpli ol sesdek jarojn, estis edzino de unu viro,Select 1 Timothy 5:9

10estas bone atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj sekvis ĉian bonfaradon.Select 1 Timothy 5:10

11Sed la pli junajn vidvinojn malakceptu; ĉar post kiam ili ekfariĝos luksemaj kontraŭ Kristo, ili deziras edziniĝi,Select 1 Timothy 5:11

12meritante kondamnon, ĉar ili vantigis sian unuan fidon.Select 1 Timothy 5:12

13Krom tio ili lernas esti senutilaj, rondirante de domo al domo; kaj ne sole senutilaj, sed ankaŭ babilemaj kaj sintrudemaj, parolante nekonvenaĵojn.Select 1 Timothy 5:13

14Mi volas do, ke la pli junaj edziniĝu, nasku infanojn, mastrumadu, ne donu al la malamiko pretekston por kalumnio;Select 1 Timothy 5:14

15ĉar kelkaj jam turniĝis flanken post Satano.Select 1 Timothy 5:15

16Se iu kredantino havas vidvinojn, ŝi helpu ilin, kaj la eklezio ne estu ŝarĝata; por ke ĝi helpu la efektivajn vidvinojn.Select 1 Timothy 5:16

17La presbiteroj, kiuj regas bone, estu rigardataj kiel indaj je duobla honoro, precipe tiuj, kiuj laboras super la vorto kaj instruado.Select 1 Timothy 5:17

18Ĉar la Skribo diras: Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Kaj: La laboristo meritas sian salajron.Select 1 Timothy 5:18

19Kontraŭ presbitero ne akceptu denuncon krom ĉe du aŭ tri atestantoj.Select 1 Timothy 5:19

20La pekintojn riproĉu antaŭ la okuloj de ĉiuj, por ke la ceteraj ankaŭ timu.Select 1 Timothy 5:20

21Mi admonas vin antaŭ Dio kaj Kristo Jesuo kaj la elektitaj anĝeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen antaŭjuĝo, farante nenion pro partieco.Select 1 Timothy 5:21

22Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin ĉasta.Select 1 Timothy 5:22

23Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj.Select 1 Timothy 5:23

24La pekoj de unuj estas evidentaj, antaŭirantaj al la juĝo; kaj aliajn homojn ili sekvas.Select 1 Timothy 5:24

25Tiel same ankaŭ ekzistas bonaj faroj, kiuj estas evidentaj, kaj la alispecaj ne povas esti kaŝitaj.Select 1 Timothy 5:25

Next: 1 Timothy 6Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

1 Timothy

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.