2 Timothy 2
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Vi do, mia filo, fortikiĝu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo.Select 2 Timothy 2:1
2Kaj kion vi de mi aŭdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaŭ aliajn.Select 2 Timothy 2:2
3Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo.Select 2 Timothy 2:3
4Neniu militanto sin implikas en la aferojn de ĉi tiu vivo; por ke li plaĉu al sia varbinto.Select 2 Timothy 2:4
5Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne laŭregule konkuris.Select 2 Timothy 2:5
6La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj.Select 2 Timothy 2:6
7Konsideru tion, kion mi diras; ĉar la Sinjoro donos al vi komprenon pri ĉio.Select 2 Timothy 2:7
8Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laŭ mia evangelio;Select 2 Timothy 2:8
9en ĝi mi elportas suferadon ĝis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita.Select 2 Timothy 2:9
10Tial mi suferas ĉion pro la elektitoj, por ke ili ankaŭ atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna.Select 2 Timothy 2:10
11Fidinda estas la diro: Ĉar se ni mortis kun li, ni ankaŭ vivos kun li;Select 2 Timothy 2:11
12se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaŭ nin malkonfesos;Select 2 Timothy 2:12
13se ni malfidas, li restas fidela; ĉar li ne povas malkonfesi sin mem.Select 2 Timothy 2:13
14Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaŭ la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de ŝancelo por la aŭdantoj.Select 2 Timothy 2:14
15Klopodu prezenti vin ĉe Dio kiel aprobita, laboranto senriproĉa, ĝuste pritaksante la vorton de la vero.Select 2 Timothy 2:15
16Sed evitu profanajn babiladojn; ĉar ili iros antaŭen al pli multe da malpieco,Select 2 Timothy 2:16
17kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto,Select 2 Timothy 2:17
18kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la releviĝo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj.Select 2 Timothy 2:18
19Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon: La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj: Foriru de maljusteco ĉiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.Select 2 Timothy 2:19
20Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj arĝentaj, sed ankaŭ lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro.Select 2 Timothy 2:20
21Se do iu purigos sin de ĉi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita, taŭga por la mastro, pretigita por ĉiu bona laboro.Select 2 Timothy 2:21
22Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro.Select 2 Timothy 2:22
23Sed malsaĝajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn.Select 2 Timothy 2:23
24Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al ĉiuj, instruema, tolerema,Select 2 Timothy 2:24
25en humileco instruante tiujn, kiuj kontraŭstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero,Select 2 Timothy 2:25
26kaj por ke ili sobraj eliĝu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.Select 2 Timothy 2:26
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation