2 Timothy 3
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos danĝeraj tempoj.Select 2 Timothy 3:1
2Ĉar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj,Select 2 Timothy 3:2
3neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj,Select 2 Timothy 3:3
4perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion;Select 2 Timothy 3:4
5havante ŝajnon de pieco, sed neinte ĝian potencon; de ĉi tiuj ankaŭ vin forturnu.Select 2 Timothy 3:5
6Ĉar el ĉi tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas malsaĝajn virinojn, ŝarĝitajn de pekoj, forkondukatajn per diversaj voluptoj,Select 2 Timothy 3:6
7ĉiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero.Select 2 Timothy 3:7
8Kaj kiel Janes kaj Jambres kontraŭstaris al Moseo, tiel same ĉi tiuj ankaŭ kontraŭstaras al la vero, homoj kun malnobligita spirito, por la fido senvaloraj.Select 2 Timothy 3:8
9Sed ili ne plu iros antaŭen; ĉar ilia malsaĝeco evidentiĝos al ĉiuj, kiel ankaŭ fariĝis ĉe tiuj.Select 2 Timothy 3:9
10Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon, paciencon,Select 2 Timothy 3:10
11persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en Antioĥia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis; kaj el ĉio tio la Sinjoro min savis.Select 2 Timothy 3:11
12Jes, kaj ĉiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj.Select 2 Timothy 3:12
13Sed malbonaj homoj kaj ruzuloj ĉiam iros antaŭen al pli granda malbono, trompantaj kaj trompataj.Select 2 Timothy 3:13
14Sed restu vi en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certiĝis, sciante, de kiu vi ĝin lernis,Select 2 Timothy 3:14
15kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin saĝa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.Select 2 Timothy 3:15
16Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco;Select 2 Timothy 3:16
17por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona laboro.Select 2 Timothy 3:17
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation