Skip to content
Church.wiki
Leviticus

Leviticus 18

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:Select Leviticus 18:1

2Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Mi estas la Eternulo, via Dio.Select Leviticus 18:2

3Laŭ la agoj de la lando Egipta, en kiu vi loĝis, ne agu; kaj laŭ la agoj de la lando Kanaana, en kiun Mi venigas vin, ne agu; laŭ iliaj leĝoj ne kondutu.Select Leviticus 18:3

4Miajn decidojn plenumu kaj Miajn leĝojn observu, por konduti laŭ ili: Mi estas la Eternulo, via Dio.Select Leviticus 18:4

5Kaj observu Miajn leĝojn kaj Miajn decidojn, kiujn plenumante, la homo vivas per ili: Mi estas la Eternulo.Select Leviticus 18:5

6Neniu alproksimiĝu al iu sia korpoparencino, por malkovri nudecon: Mi estas la Eternulo.Select Leviticus 18:6

7La nudecon de via patro kaj la nudecon de via patrino ne malkovru: ŝi estas via patrino, ne malkovru ŝian nudecon.Select Leviticus 18:7

8La nudecon de via patredzino ne malkovru: ĝi estas la nudeco de via patro.Select Leviticus 18:8

9La nudecon de via fratino, filino de via patro aŭ filino de via patrino, ĉu ŝi naskiĝis en la domo, ĉu ŝi naskiĝis ekstere, ne malkovru ilian nudecon.Select Leviticus 18:9

10La nudecon de filino de via filo aŭ de filino de via filino, ne malkovru ilian nudecon; ĉar tio estas via nudeco.Select Leviticus 18:10

11La nudecon de filino de via patredzino, kiu naskiĝis de via patro, ŝi estas via fratino, ne malkovru ŝian nudecon.Select Leviticus 18:11

12La nudecon de fratino de via patro ne malkovru: ŝi estas korpoparencino de via patro.Select Leviticus 18:12

13La nudecon de fratino de via patrino ne malkovru; ĉar ŝi estas korpoparencino de via patrino.Select Leviticus 18:13

14La nudecon de frato de via patro ne malkovru, al lia edzino ne alproksimiĝu: ŝi estas via onklino.Select Leviticus 18:14

15La nudecon de via bofilino ne malkovru: ŝi estas edzino de via filo, ne malkovru ŝian nudecon.Select Leviticus 18:15

16La nudecon de edzino de via frato ne malkovru: ĝi estas nudeco de via frato.Select Leviticus 18:16

17La nudecon de virino kaj de ŝia filino ne malkovru: filinon de ŝia filo kaj filinon de ŝia filino ne prenu, por malkovri ilian nudecon: ili estas korpoparencinoj; tio estas malĉasteco.Select Leviticus 18:17

18Kaj virinon kune kun ŝia fratino ne prenu kiel konkurantinon, por malkovri ŝian nudecon apud ŝi, dum ŝia vivo.Select Leviticus 18:18

19Kaj al virino dum ŝia monata malpureco ne alproksimiĝu, por malkovri ŝian nudecon.Select Leviticus 18:19

20Kaj kun la edzino de via proksimulo ne kuŝu pro semo, malpuriĝante kun ŝi.Select Leviticus 18:20

21Kaj el via idaro ne fordonu oferon al Moleĥ, kaj ne malhonoru la nomon de via Dio: Mi estas la Eternulo.Select Leviticus 18:21

22Kaj kun virseksulo ne kuŝu, kiel oni kuŝas kun virino: tio estas abomenaĵo.Select Leviticus 18:22

23Kaj kun nenia bruto kuŝu, malpuriĝante per ĝi; kaj virino ne stariĝu antaŭ bruto, por kuniĝi: tio estas fiaĵo.Select Leviticus 18:23

24Ne malpuriĝu per ĉio ĉi tio; ĉar per ĉio ĉi tio malpuriĝis la popoloj, kiujn Mi forpelas de antaŭ vi.Select Leviticus 18:24

25Kaj malpuriĝis la tero, kaj Mi postulas respondon pri ĝia malbonagado, kaj la tero elĵetas siajn loĝantojn.Select Leviticus 18:25

26Sed vi observu Miajn leĝojn kaj Miajn decidojn, kaj ne faru iujn el tiuj abomenaĵoj, nek la indiĝeno, nek la fremdulo, kiu loĝas inter viSelect Leviticus 18:26

27(ĉar ĉiujn tiujn abomenaĵojn faris la homoj de tiu tero, kiuj loĝis antaŭ vi, kaj la tero malpuriĝis);Select Leviticus 18:27

28por ke la tero ne elĵetu ankaŭ vin, kiam vi malpurigos ĝin, kiel ĝi elĵetis la popolon, kiu estis antaŭ vi.Select Leviticus 18:28

29Ĉar se iu faros ion el ĉiuj tiuj abomenaĵoj, la farantoj ekstermiĝos el sia popolo.Select Leviticus 18:29

30Observu do Miajn ordonojn, por ke vi ne agu laŭ la abomenindaj leĝoj, laŭ kiuj oni agis antaŭ vi, kaj por ke vi ne malpuriĝu per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio.Select Leviticus 18:30

Next: Leviticus 19Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Leviticus

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.