Leviticus 24
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:Select Leviticus 24:1
2Ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportadu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu ĉiam.Select Leviticus 24:2
3Ekster la kurteno de la atesto en la tabernaklo de kunveno Aaron ĝin ĉiam aranĝadu de vespero ĝis mateno antaŭ la Eternulo; tio estu eterna leĝo en viaj generacioj.Select Leviticus 24:3
4Sur la pure ora kandelabro li aranĝadu la lumojn antaŭ la Eternulo ĉiam.Select Leviticus 24:4
5Kaj prenu delikatan farunon kaj baku el ĝi dek du panojn; el du dekonoj de efo estu ĉiu pano;Select Leviticus 24:5
6kaj aranĝu ilin en du vicoj, po ses en vico, sur la pure ora tablo antaŭ la Eternulo.Select Leviticus 24:6
7Kaj metu sur ĉiun vicon puran olibanon, kaj tio estos ĉe la pano memorofero, fajrofero al la Eternulo.Select Leviticus 24:7
8En ĉiu tago sabata oni ĉiam aranĝu tion antaŭ la Eternulo; de la Izraelidoj ĝi estu eterna interligo.Select Leviticus 24:8
9Kaj ĝi estu por Aaron kaj por liaj filoj, kaj ili manĝu ĝin sur sankta loko, ĉar tio estas plejsanktaĵo por li el la fajroferoj de la Eternulo; tio estu eterna leĝo.Select Leviticus 24:9
10Kaj eliris iu filo de virino Izraelida kaj de viro Egipta inter la Izraelidojn, kaj en la tendaro la filo de la Izraelidino ekkverelis kun Izraelido;Select Leviticus 24:10
11kaj la filo de la Izraelidino insultis la nomon de Dio kaj blasfemis; kaj oni venigis lin al Moseo. La nomo de lia patrino estis Ŝelomit, filino de Dibri el la tribo de Dan.Select Leviticus 24:11
12Kaj oni metis lin en malliberejon, ĝis oni ricevos precizan decidon de la Eternulo.Select Leviticus 24:12
13Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:Select Leviticus 24:13
14Elirigu la blasfeminton ekster la tendaron; kaj ĉiuj, kiuj aŭdis, metu siajn manojn sur lian kapon, kaj la tuta komunumo mortigu lin per ŝtonoj.Select Leviticus 24:14
15Kaj al la Izraelidoj diru jene: Ĉiu, kiu blasfemos sian Dion, portos sian pekon.Select Leviticus 24:15
16Kiu insultas la nomon de la Eternulo, tiu estu mortigita; per ŝtonoj mortigu lin la tuta komunumo. Ĉu fremdulo, ĉu indiĝeno, se li blasfemos la nomon de la Eternulo, estu mortigita.Select Leviticus 24:16
17Se iu mortigos iun homon, oni lin mortigu.Select Leviticus 24:17
18Kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝi: beston pro besto.Select Leviticus 24:18
19Se iu faris difekton al sia proksimulo, oni faru al li tiel, kiel li faris:Select Leviticus 24:19
20rompon pro rompo, okulon pro okulo, denton pro dento; kian difekton li faris al homo, tian oni faru al li.Select Leviticus 24:20
21Kaj kiu mortigis bruton, pagu pro ĝi; sed kiu mortigis homon, estu mortigita.Select Leviticus 24:21
22La sama juĝo estu ĉe vi ĉu por fremdulo, ĉu por indiĝeno; ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio.Select Leviticus 24:22
23Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, kaj oni elirigis la blasfeminton ekster la tendaron kaj mortigis lin per ŝtonoj; kaj la Izraelidoj faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.Select Leviticus 24:23
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain