Skip to content
Church.wiki

Romans Chapter 10 Esperanto

Pauline epistles · Romans · Esperanto · 21 verses

Verse layout
📝 Overview of this chapter Flow, key verses and people

로마서 10장은 이스라엘이 하나님의 의를 모르고 자기 의를 세우려 했다고 말하고, 예수를 주로 시인하고 믿는 사람은 유대인과 헬라인의 차별 없이 구원을 얻으며 믿음은 들음에서 난다고 설명하는 장이다.

Jump to verse

10Romans · Esperanto
1Fratoj, la deziro de mia koro kaj mia preĝo al Dio pri ili estas por ilia savado.
2Ĉar mi atestas pri ili, ke ili havas fervoron al Dio, sed ne laŭ scio.
3Ĉar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subiĝis al la justeco de Dio.
4Ĉar Kristo estas la fino de la leĝo por justeco por ĉiu, kiu kredas. Notes
5Ĉar Moseo skribis, ke tiu, kiu plenumas la justecon de la leĝo, vivos per ĝi.
6Sed la justeco, kiu estas el fido, diras jene: Ne diru en via koro: Kiu suprenirus en la ĉielon? (tio estas, por malsuprenigi Kriston),
7nek: Kiu malsuprenirus en la abismon? (tio estas, por suprenkonduki Kriston el la mortintoj).
8Sed kion ĝi diras? La afero estas proksime de vi, en via buŝo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas;
9ĉar se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos; Notes
10ĉar per la koro la homo kredas ĝis justeco, kaj per la buŝo konfesas ĝis savo.
11Ĉar la Skribo diras: Ĉiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita.
12Ĉar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, ĉar unu sama estas Sinjoro de ĉiuj, kaj estas riĉa por ĉiuj, kiuj lin vokas;
13ĉar: Ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos. Notes
14Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne aŭdis? kaj kiel ili aŭdos sen predikanto? Notes
15kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite: Kiel ĉarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!
16Sed ne ĉiuj aŭskultis la evangelion. Ĉar Jesuo diris: Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni aŭdis?
17La fido venas do per aŭdado, kaj aŭdado per la vorto de Kristo. Notes
18Sed mi diras: Ĉu ili ne aŭdis? Certe: Tra la tuta mondo iris ilia sono, Kaj ĝis la finoj de la tero iris iliaj vortoj.
19Sed mi diras: Ĉu Izrael ne sciis? Unue Moseo diris: Mi incitos vin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi vin kolerigos.
20Kaj Jesaja estis tre kuraĝa, kaj diris: Mi estas trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis; Mi montris Min al tiuj, kiuj pri Mi ne demandis.
21Sed pri Izrael li diris: Ĉiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo malobeema kaj obstina.

Esperanto
Tap a verse to copy, share, highlight or add a note. Dotted words link to encyclopedia articles.

21 verses in this chapter
10 / 16 chapters

The text is Esperanto(에스페란토) — From getbible.net (CrossWire SWORD module) · license: 공개 도메인 (Public Domain) Highlights, notes and read marks stay with the chapter whichever version you read. Dotted words are people, places and terms that have an encyclopedia article (marked once per page). Highlights, notes and read marks are saved only in this browser and gathered under My marks.

Verse commentaries for this chapter 5

Articles mentioning this chapter

More