Skip to content
Church.wiki
Romans

Romans 3

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kia do estas la supereco de la Judoj? aŭ kia estas la utilo de cirkumcido?Select Romans 3:1

2Multa en ĉiu rilato: unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio.Select Romans 3:2

3Ĉu do estas grave, se kelkaj ne fidis? ĉu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio?Select Romans 3:3

4Nepre ne! Dio montriĝu vera, sed ĉiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via juĝo.Select Romans 3:4

5Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? Ĉu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.)Select Romans 3:5

6Nepre ne! ĉar kiel Dio juĝus la mondon?Select Romans 3:6

7Ĉar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraŭ juĝata, kiel pekinto?Select Romans 3:7

8kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras): Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.Select Romans 3:8

9Kio do? ĉu ni nin senkulpigas? Tute ne: ĉar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke ĉiuj estas sub peko;Select Romans 3:9

10kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne eĉ unu;Select Romans 3:10

11Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu serĉas Dion;Select Romans 3:11

12Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj senutiliĝis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne eĉ unu;Select Romans 3:12

13Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;Select Romans 3:13

14Ilia buŝo estas plena de malbenado kaj malico;Select Romans 3:14

15Iliaj piedoj rapidas, por verŝi sangon;Select Romans 3:15

16Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;Select Romans 3:16

17Kaj vojon de paco ili ne konas;Select Romans 3:17

18Antaŭ iliaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.Select Romans 3:18

19Sed ni scias, ke ĉion ajn, kion la leĝo diras, ĝi parolas al tiuj, kiuj estas sub la leĝo; ke ĉiu buŝo fermiĝu, kaj ke la tuta mondo submetiĝu sub la juĝon de Dio;Select Romans 3:19

20ĉar per la faroj de la leĝo neniu karno praviĝos antaŭ Li; ĉar per la leĝo venas konscio pri peko.Select Romans 3:20

21Sed nun, ekster la leĝo, justeco de Dio montriĝis, atestata per la leĝo kaj la profetoj;Select Romans 3:21

22nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj kredantoj, ĉar ne ekzistas diferencigo;Select Romans 3:22

23ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio;Select Romans 3:23

24pravigite donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo;Select Romans 3:24

25kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antaŭe faritaj laŭ la toleremeco de Dio;Select Romans 3:25

26por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.Select Romans 3:26

27Kie do estas la fanfaronado? Ĝi estas esceptita. Per kia leĝo? de faroj? Ne; sed per la leĝo de fido.Select Romans 3:27

28Ni do konkludas, ke homo praviĝas per fido, ekster la faroj de la leĝo.Select Romans 3:28

29Ĉu Dio estas nur Dio de la Judoj? ĉu ne ankaŭ de la nacianoj? Jes, ankaŭ de la nacianoj;Select Romans 3:29

30ĉar Dio estas unu, kaj Li pravigos la cirkumcidularon pro fido kaj la necirkumcidularon per fido.Select Romans 3:30

31Ĉu ni do per fido vantigas la leĝon? Nepre ne! sed ni firmigas la leĝon.Select Romans 3:31

Next: Romans 4Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Romans

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.