Mark 10
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Kaj li foriris de tie, kaj venis en la limojn de Judujo kaj trans Jordanon; kaj homamasoj kunvenis denove al li, kaj laŭ sia kutimo li instruis ilin denove.Select Mark 10:1
2Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin: Ĉu estas permesate al viro forsendi sian edzinon?Select Mark 10:2
3Kaj li responde diris al ili: Kion Moseo ordonis al vi?Select Mark 10:3
4Kaj ili diris: Moseo permesis skribi eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin.Select Mark 10:4
5Sed Jesuo diris al ili: Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi ĉi tiun ordonon.Select Mark 10:5
6Sed de la komenco de la kreo: Li faris ilin vira kaj virina.Select Mark 10:6
7Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino,Select Mark 10:7
8kaj ili estos unu karno; sekve ili jam estas ne du, sed unu karno.Select Mark 10:8
9Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.Select Mark 10:9
10Kaj en la domo la disĉiploj denove demandis lin pri la afero.Select Mark 10:10
11Kaj li diris al ili: Kiu forsendos sian edzinon kaj edziĝos kun alia, tiu adultas kontraŭ ŝi;Select Mark 10:11
12kaj se ŝi mem forsendos sian edzon kaj edziniĝos kun alia, ŝi adultas.Select Mark 10:12
13Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj admonis ilin.Select Mark 10:13
14Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili: Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio.Select Mark 10:14
15Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin.Select Mark 10:15
16Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin.Select Mark 10:16
17Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaŭ li, kaj demandis lin: Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon?Select Mark 10:17
18Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.Select Mark 10:18
19Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon.Select Mark 10:19
20Kaj li responde diris al li: Majstro, ĉion tion mi observis detempe de mia juneco.Select Mark 10:20
21Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li: Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.Select Mark 10:21
22Sed li malgajiĝis ĉe tiu vorto, kaj foriris malĝoja; ĉar li havis multajn posedaĵojn.Select Mark 10:22
23Kaj Jesuo ĉirkaŭrigardis, kaj diris al siaj disĉiploj: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio!Select Mark 10:23
24Kaj la disĉiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili: Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la riĉo, eniri en la regnon de Dio!Select Mark 10:24
25Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.Select Mark 10:25
26Kaj ili forte miregis, dirante al li: Kiu do povas esti savita?Select Mark 10:26
27Rigardante ilin, Jesuo diris: Ĉe homoj tio estas neebla, sed ne ĉe Dio; ĉar ĉio estas ebla ĉe Dio.Select Mark 10:27
28Petro ekparolis al li: Jen ni ĉion forlasis kaj vin sekvis.Select Mark 10:28
29Jesuo diris: Vere mi diras al vi: Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patrinon aŭ patron aŭ infanojn aŭ kampojn pro mi kaj pro la evangelio,Select Mark 10:29
30kaj kiu ne ricevos centoble en ĉi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon.Select Mark 10:30
31Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.Select Mark 10:31
32Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaŭ ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante:Select Mark 10:32
33Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj;Select Mark 10:33
34kaj ili lin mokos kaj sur lin kraĉos kaj lin skurĝos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li releviĝos.Select Mark 10:34
35Kaj alproksimiĝis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li: Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni.Select Mark 10:35
36Kaj li diris al ili: Kion vi volas, ke mi faru por vi?Select Mark 10:36
37Kaj ili diris al li: Permesu, ke ni povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro.Select Mark 10:37
38Sed Jesuo diris al ili: Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aŭ esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata?Select Mark 10:38
39Kaj ili diris al li: Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili: La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj;Select Mark 10:39
40sed sidi dekstre de mi aŭ maldekstre, tion doni ne apartenas al mi; sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita.Select Mark 10:40
41Kaj aŭdinte, la dek ekindignis kontraŭ Jakobo kaj Johano.Select Mark 10:41
42Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili: Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili.Select Mark 10:42
43Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto;Select Mark 10:43
44kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de ĉiuj.Select Mark 10:44
45Ĉar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.Select Mark 10:45
46Kaj ili venis al Jeriĥo; kaj kiam li foriris el Jeriĥo kun siaj disĉiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo.Select Mark 10:46
47Kaj aŭdinte, ke ĉeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris: Jesuo, filo de David, kompatu min.Select Mark 10:47
48Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho Filo de David, kompatu min!Select Mark 10:48
49Kaj Jesuo haltis, kaj diris: Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li: Kuraĝu; leviĝu, li vin alvokas.Select Mark 10:49
50Kaj li forĵetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo.Select Mark 10:50
51Kaj Jesuo responde al li diris: Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li: Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon.Select Mark 10:51
52Kaj Jesuo diris al li: Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.Select Mark 10:52
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation