Skip to content
Church.wiki
Mark

Mark 3

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan.Select Mark 3:1

2Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi.Select Mark 3:2

3Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon: Stariĝu en la mezo.Select Mark 3:3

4Kaj li diris al ili: Ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? savi vivon, aŭ mortigi? Sed ili silentis.Select Mark 3:4

5Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis.Select Mark 3:5

6Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiliĝis kun la Herodanoj kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi.Select Mark 3:6

7Kaj Jesuo kun siaj disĉiploj foriris ĝis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el JudujoSelect Mark 3:7

8kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el ĉirkaŭ Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, aŭdinte ĉion, kion li faris, venis al li.Select Mark 3:8

9Kaj li diris al siaj disĉiploj, ke malgranda ŝipeto estu je lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin;Select Mark 3:9

10ĉar multajn li jam sanigis, tiel ke ĉiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tuŝi lin.Select Mark 3:10

11Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaŭ li, kaj kriis, dirante: Vi estas la Filo de Dio.Select Mark 3:11

12Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin.Select Mark 3:12

13Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li.Select Mark 3:13

14Kaj li elektis dek du, kiujn ankaŭ li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki,Select Mark 3:14

15kaj por havi aŭtoritaton elpeli demonojn:Select Mark 3:15

16kaj Simonon li alnomis Petro;Select Mark 3:16

17kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro;Select Mark 3:17

18kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj Simonon, la Fervorulon,Select Mark 3:18

19kaj Judason Iskariotan, kiu ankaŭ perfidis lin. Kaj li venis en domon.Select Mark 3:19

20Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis eĉ manĝi panon.Select Mark 3:20

21Kaj liaj amikoj, aŭdinte tion, eliris, por kapti lin, ĉar ili diris: Li frenezas.Select Mark 3:21

22Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris: Li havas Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn.Select Mark 3:22

23Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole: Kiel povas Satano elpeli Satanon?Select Mark 3:23

24Kaj se regno estas dividita kontraŭ si, tiu regno ne povas stari.Select Mark 3:24

25Kaj se domo estas dividita kontraŭ si, tiu domo ne povas stari.Select Mark 3:25

26Kaj se Satano ribelis kontraŭ si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon.Select Mark 3:26

27Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon.Select Mark 3:27

28Vere mi diras al vi: Ĉiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos;Select Mark 3:28

29sed iu, kiu blasfemos kontraŭ la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko;Select Mark 3:29

30ĉar oni diris: Li havas malpuran spiriton.Select Mark 3:30

31Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin.Select Mark 3:31

32Kaj homamaso sidis ĉirkaŭ li; kaj oni diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin serĉas.Select Mark 3:32

33Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj?Select Mark 3:33

34Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj!Select Mark 3:34

35Ĉar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.Select Mark 3:35

Next: Mark 4Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Mark

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.