Mark 6
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Kaj li eliris de tie, kaj venis en sian patrujon; kaj liaj disĉiploj lin sekvis.Select Mark 6:1
2Kaj kiam venis la sabato, li komencis instrui en la sinagogo; kaj multaj, lin aŭdante, miris, dirante: De kie tiu viro havas tion? kaj: Kia estas la saĝeco donita al li? kaj kiaj estas tiaj potencaĵoj farataj per liaj manoj?Select Mark 6:2
3Ĉu ĉi tiu ne estas la ĉarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉi tie ĉe ni? Kaj ili ofendiĝis pro li.Select Mark 6:3
4Kaj Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj kaj en sia domo.Select Mark 6:4
5Kaj li povis tie fari nenian potencaĵon, krom tio, ke li metis la manojn sur kelkajn senfortulojn kaj ilin resanigis.Select Mark 6:5
6Kaj li miris pro ilia nekredemo. Kaj li rondevizitis la vilaĝojn, instruante.Select Mark 6:6
7Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj;Select Mark 6:7
8kaj li ordonis, ke ili portu nenion por la vojo krom nur bastono-nek panon, nek saketon, nek monon en sia zono;Select Mark 6:8
9sed ili iru piedvestitaj per sandaloj, kaj ne surmetu du tunikojn.Select Mark 6:9
10Kaj li diris al ili: Kie ajn vi eniros en domon, tie loĝu, ĝis vi foriros el tiu loko.Select Mark 6:10
11Kaj se ie ajn oni vin ne akceptos, nek vin aŭskultos, tiam el tie forirante, deskuu la polvon, kiu estas sub viaj piedoj, por atesto al ili.Select Mark 6:11
12Kaj foririnte, ili predikis, ke oni pentu.Select Mark 6:12
13Kaj ili elpeladis multajn demonojn, kaj ŝmiradis per oleo multajn malsanulojn kaj ilin sanigadis.Select Mark 6:13
14Kaj la reĝo Herodo aŭdis pri tio, ĉar lia nomo jam konatiĝis; kaj li diris: Johano, la Baptisto, leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li.Select Mark 6:14
15Sed aliaj diris: Tiu estas Elija. Kaj aliaj diris: Tiu estas profeto, kvazaŭ unu el la profetoj.Select Mark 6:15
16Sed, tion aŭdinte, Herodo diris: Johano, kiun mi senkapigis, leviĝis.Select Mark 6:16
17Ĉar Herodo mem jam sendis, kaj arestis Johanon, kaj ligis lin en malliberejo pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo, ĉar li estis edziĝinta kun ŝi.Select Mark 6:17
18Ĉar Johano diris al Herodo: Ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato.Select Mark 6:18
19Kaj Herodias klopodis kontraŭ li, kaj deziris mortigi lin, kaj ne povis;Select Mark 6:19
20ĉar Herodo timis Johanon, sciante, ke li estas viro justa kaj sankta, kaj nepre gardis lin. Kaj aŭskultante lin, li embarasiĝis, kaj aŭskultis lin volonte.Select Mark 6:20
21Kaj kiam venis oportuna tago, kiam Herodo pro sia naskotago faris vespermanĝon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj ĉefoj de Galileo,Select Mark 6:21
22eniris la filino de Herodias mem kaj dancis, kaj ŝi plaĉis al Herodo kaj al liaj kunmanĝantoj; kaj la reĝo diris al la knabino: Petu de mi, kion ajn vi volas, kaj mi tion donos al vi.Select Mark 6:22
23Kaj li ĵuris al ŝi: Kion ajn vi petos de mi, mi tion donos al vi, ĝis duono de mia regno.Select Mark 6:23
24Kaj elirinte, ŝi diris al sia patrino: Kion mi petu? Kaj tiu diris: La kapon de Johano, la Baptisto.Select Mark 6:24
25Kaj ŝi tuj eniris rapide al la reĝo, kaj petis, dirante: Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.Select Mark 6:25
26Kaj la reĝo fariĝis tre malĝoja; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ne volis rifuzi al ŝi.Select Mark 6:26
27Kaj tuj la reĝo elsendis soldaton el sia gardistaro, kaj ordonis alporti lian kapon; kaj elirinte, tiu senkapigis lin en la malliberejo,Select Mark 6:27
28kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino; kaj la knabino donis ĝin al sia patrino.Select Mark 6:28
29Kaj kiam liaj disĉiploj aŭdis, ili venis kaj forportis lian korpon, kaj metis ĝin en tombon.Select Mark 6:29
30Kaj la apostoloj kolektiĝis al Jesuo, kaj rakontis al li ĉion, kion ili faris kaj instruis.Select Mark 6:30
31Kaj li diris al ili: Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj iom ripozu. Ĉar estis multaj venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis oportunon eĉ por manĝi.Select Mark 6:31
32Kaj ili foriris en la ŝipeto al dezerta loko aparte.Select Mark 6:32
33Kaj oni vidis ilin forirantajn, kaj multaj rekonis ilin, kaj piede oni kuris tien el ĉiuj urboj kaj antaŭvenis ilin.Select Mark 6:33
34Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, ĉar ili estis kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston; kaj li komencis instrui al ili multon.Select Mark 6:34
35Kaj kiam la horo jam estis malfrua, liaj disĉiploj venis al li, kaj diris: La loko estas dezerta, kaj la horo estas jam malfrua;Select Mark 6:35
36forsendu ilin, por ke ili iru en la ĉirkaŭajn kampojn kaj vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon.Select Mark 6:36
37Sed li responde diris al ili: Vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris al li: Ĉu ni iru kaj aĉetu panojn por ducent denaroj, kaj donu al ili manĝi?Select Mark 6:37
38Kaj li diris al ili: Kiom da panoj vi havas? iru, por vidi. Kaj sciiĝinte, ili diris: Kvin, kaj du fiŝojn.Select Mark 6:38
39Kaj li ordonis al ili, ke ĉiuj sidiĝu laŭgrupe sur la verda herbo.Select Mark 6:39
40Kaj ili sidiĝis en aroj, centope kaj kvindekope.Select Mark 6:40
41Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, por meti antaŭ ilin; kaj li dividis la du fiŝojn inter ĉiuj.Select Mark 6:41
42Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis.Select Mark 6:42
43Kaj oni kolektis da fragmentoj dek du korbojn, kaj ankaŭ el la fiŝoj.Select Mark 6:43
44Kaj tiuj, kiuj manĝis la panojn, estis kvin mil viroj.Select Mark 6:44
45Kaj tuj li devigis siajn disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, al Betsaida, dum li forsendos la homamason.Select Mark 6:45
46Kaj adiaŭinte ilin, li foriris sur la monton, por preĝi.Select Mark 6:46
47Kaj kiam vesperiĝis, la ŝipeto estis meze de la maro, kaj li sola sur la tero.Select Mark 6:47
48Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado, ĉar la vento estis kontraŭa al ili, ĉirkaŭ la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro, kaj li volis preterpasi ilin;Select Mark 6:48
49sed ili, vidante lin iranta sur la maro, supozis, ke ĝi estas fantomo, kaj ili ekkriis;Select Mark 6:49
50ĉar ĉiuj vidis lin kaj maltrankviliĝis. Sed li tuj parolis kun ili, kaj diris al ili: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.Select Mark 6:50
51Kaj li supreniris al ili en la ŝipeton, kaj la vento ĉesiĝis; kaj ili sentis grandan miregon;Select Mark 6:51
52ĉar ili ne komprenis pri la panoj, ĉar ilia koro estis sensenta.Select Mark 6:52
53Kaj transirinte, ili alvenis teren ĉe Genesaret, kaj alligis la ŝipeton.Select Mark 6:53
54Kaj kiam ili estis elŝipiĝintaj, tuj oni rekonis lin,Select Mark 6:54
55kaj kuris tra tiu tuta regiono, kaj komencis ĉirkaŭporti la malsanulojn sur iliaj litoj tien, kie ili aŭdis, ke li estas.Select Mark 6:55
56Kaj kien ajn li eniris, en vilaĝojn aŭ en urbojn aŭ sur la kamparon, ili demetis la malsanulojn sur la placoj, kaj petegis lin, ke ili tuŝu nur la randon de lia vesto; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, resaniĝis.Select Mark 6:56
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation