Skip to content
Church.wiki
Matthew

Matthew 15

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante:Select Matthew 15:1

2Kial viaj disĉiploj transpaŝas la tradicion de la antaŭuloj? ĉar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili manĝas panon.Select Matthew 15:2

3Kaj li responde diris al ili: Kial vi ankaŭ transpaŝas la ordonon de Dio per via tradicio?Select Matthew 15:3

4Ĉar Dio diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu.Select Matthew 15:4

5Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ al sia patrino: Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi,Select Matthew 15:5

6tiu ne devas respekti sian patron aŭ sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio.Select Matthew 15:6

7Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante:Select Matthew 15:7

8Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.Select Matthew 15:8

9Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.Select Matthew 15:9

10Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili: Aŭskultu kaj komprenu:Select Matthew 15:10

11Ne tio, kio eniras en la buŝon, profanas la homon; sed kio eliras el la buŝo, tio profanas la homon.Select Matthew 15:11

12Tiam veninte, la disĉiploj diris al li: Ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron?Select Matthew 15:12

13Sed li responde diris: Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita.Select Matthew 15:13

14Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon.Select Matthew 15:14

15Kaj Petro responde diris al li: Klarigu al ni tiun parabolon.Select Matthew 15:15

16Kaj li diris: Ĉu vi ankaŭ estas eĉ ankoraŭ sen kompreno?Select Matthew 15:16

17Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta en la buŝon, pasas en la ventron kaj estas elĵetata en apartan lokon?Select Matthew 15:17

18Sed tio, kio eliras el la buŝo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon.Select Matthew 15:18

19Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, falsatestoj, blasfemoj:Select Matthew 15:19

20jen tio, kio profanas la homon, sed manĝi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon.Select Matthew 15:20

21Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon.Select Matthew 15:21

22Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante: Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono.Select Matthew 15:22

23Sed li ne respondis al ŝi eĉ unu vorton. Kaj alveninte, liaj disĉiploj petis lin, dirante: Forsendu ŝin, ĉar ŝi krias post ni.Select Matthew 15:23

24Kaj li responde diris: Mi ne estas sendita, krom al la perditaj ŝafoj el la domo de Izrael.Select Matthew 15:24

25Sed ŝi venis kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, helpu min.Select Matthew 15:25

26Sed li responde diris: Ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj.Select Matthew 15:26

27Sed ŝi diris: Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj manĝas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj.Select Matthew 15:27

28Tiam responde Jesuo diris al ŝi: Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj ŝia filino estis sanigita de post tiu horo.Select Matthew 15:28

29Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidiĝis tie.Select Matthew 15:29

30Kaj alvenis al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn piedojn; kaj li sanigis ilin;Select Matthew 15:30

31tiel ke la homamaso miris, vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de Izrael.Select Matthew 15:31

32Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn disĉiplojn, diris: Mi kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili restas ĉe mi, kaj nenion havas manĝi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne laciĝu sur la vojo.Select Matthew 15:32

33Kaj la disĉiploj diris al li: De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj?Select Matthew 15:33

34Kaj Jesuo diris al ili: Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris: Sep, kaj kelkajn malgrandajn fiŝojn.Select Matthew 15:34

35Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero;Select Matthew 15:35

36kaj li prenis la sep panojn kaj la fiŝojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj.Select Matthew 15:36

37Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn.Select Matthew 15:37

38Kaj la manĝantoj estis kvar mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.Select Matthew 15:38

39Kaj forsendinte la homamasojn, li eniris en la ŝipeton, kaj venis en la regionojn de Magadan.Select Matthew 15:39

Next: Matthew 16Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Matthew

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.