Skip to content
Church.wiki
Matthew

Matthew 17

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;Select Matthew 17:1

2kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo.Select Matthew 17:2

3Kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li.Select Matthew 17:3

4Kaj Petro responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie. Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.Select Matthew 17:4

5Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin.Select Matthew 17:5

6Kaj aŭdinte tion, la disĉiploj falis sur sian vizaĝon, kaj tre timis.Select Matthew 17:6

7Kaj Jesuo alvenis kaj ektuŝis ilin, kaj diris: Leviĝu, kaj ne timu.Select Matthew 17:7

8Kaj levinte siajn okulojn, ili vidis neniun krom Jesuo sola.Select Matthew 17:8

9Kaj dum ili malsupreniris de la monto, Jesuo ordonis al ili, dirante: Rakontu al neniu la vizion, ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj.Select Matthew 17:9

10Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe?Select Matthew 17:10

11Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos ĉion;Select Matthew 17:11

12sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la Filo de homo estas suferonta sub ili.Select Matthew 17:12

13Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.Select Matthew 17:13

14Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante antaŭ li, kaj dirante:Select Matthew 17:14

15Sinjoro, kompatu mian filon, ĉar li frenezas kaj forte suferas; ĉar ofte li falas en la fajron kaj ofte en la akvon.Select Matthew 17:15

16Kaj mi venigis lin al viaj disĉiploj, kaj ili ne povis lin sanigi.Select Matthew 17:16

17Kaj Jesuo responde diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi ĉi tien.Select Matthew 17:17

18Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resaniĝis en tiu sama horo.Select Matthew 17:18

19Tiam la disĉiploj, veninte al Jesuo aparte, diris: Pro kio ni ne povis elpeli ĝin?Select Matthew 17:19

20Kaj li respondis al ili: Pro la malgrandeco de via fido; ĉar vere mi diras al vi: Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al ĉi tiu monto: Translokiĝu tien de ĉi tie, kaj ĝi translokiĝos; kaj nenio estos neebla por vi.Select Matthew 17:20

21Sed ĉi tiu speco ne eliras, krom per preĝado kaj fastado.Select Matthew 17:21

22Kaj kiam ili kolektiĝis en Galileo, Jesuo diris al ili: La Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj;Select Matthew 17:22

23kaj ili mortigos lin, kaj la trian tagon li leviĝos. Kaj ili tre malĝojis.Select Matthew 17:23

24Kaj kiam ili venis en Kapernaumon, venis al Petro la ricevistoj de la du draĥmoj, kaj diris: Ĉu via majstro pagas la du draĥmojn?Select Matthew 17:24

25Li respondis: Jes. Kaj kiam li venis en la domon, Jesuo unue parolis al li, dirante: Kiel ŝajnas al vi, Simon? de kiuj prenas la reĝoj de la tero imposton aŭ tributon? de siaj filoj aŭ de la fremduloj?Select Matthew 17:25

26Kaj kiam li diris: De la fremduloj; Jesuo diris: Sekve la filoj estas liberaj.Select Matthew 17:26

27Sed, por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj ĵetu hoketon, kaj prenu la fiŝon unue venintan, kaj malferminte ĝian buŝon, vi trovos stateron. Prenu ĝin, kaj donu al ili por mi kaj vi.Select Matthew 17:27

Next: Matthew 18Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Matthew

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.