Matthew 22
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante:Select Matthew 22:1
2La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo,Select Matthew 22:2
3kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni.Select Matthew 22:3
4Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante: Diru al la invititoj: Jen mi preparis la manĝon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas buĉitaj, kaj ĉio estas preta; venu al la edziĝa festo.Select Matthew 22:4
5Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado;Select Matthew 22:5
6kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin.Select Matthew 22:6
7Kaj la reĝo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon.Select Matthew 22:7
8Tiam li diris al siaj sklavoj: La edziĝa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj.Select Matthew 22:8
9Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj ĉiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edziĝa festo.Select Matthew 22:9
10Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis ĉiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edziĝa festo pleniĝis de gastoj.Select Matthew 22:10
11Sed la reĝo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edziĝofestan veston;Select Matthew 22:11
12kaj li diris al li: Amiko, kiel vi envenis ĉi tien, ne havante edziĝofestan veston? Kaj li silentadis.Select Matthew 22:12
13Tiam la reĝo diris al siaj servantoj: Ligu lin mane kaj piede, kaj elĵetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.Select Matthew 22:13
14Ĉar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.Select Matthew 22:14
15Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiliĝis, kiel ili povos impliki lin per interparolado.Select Matthew 22:15
16Kaj ili sendis al li siajn disĉiplojn kun la Herodanoj, por diri: Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laŭ vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj.Select Matthew 22:16
17Diru do al ni, kiel ŝajnas al vi? ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?Select Matthew 22:17
18Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris: Kial vi min provas, hipokrituloj?Select Matthew 22:18
19Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron.Select Matthew 22:19
20Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo?Select Matthew 22:20
21Ili diris al li: De Cezaro. Tiam li diris al ili: Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.Select Matthew 22:21
22Kaj aŭdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.Select Matthew 22:22
23En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante:Select Matthew 22:23
24Majstro, Moseo diris: Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edziĝu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato.Select Matthew 22:24
25Estis ĉe ni sep fratoj; kaj la unua edziĝis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato;Select Matthew 22:25
26tiel same ankaŭ la dua, kaj la tria, ĝis la sepa.Select Matthew 22:26
27Kaj post ĉiuj la virino mortis.Select Matthew 22:27
28En la releviĝo do, por kiu el la sep ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj ŝin havis.Select Matthew 22:28
29Sed Jesuo responde diris: Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio.Select Matthew 22:29
30Ĉar en la releviĝo oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo.Select Matthew 22:30
31Sed pri la releviĝo el la mortintoj, ĉu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome:Select Matthew 22:31
32Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj.Select Matthew 22:32
33Kaj kiam la homamaso tion aŭdis, ili miregis pro lia instruado.Select Matthew 22:33
34Sed la Fariseoj, aŭdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis.Select Matthew 22:34
35Kaj unu el ili, leĝisto, demandis lin, provante lin:Select Matthew 22:35
36Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo?Select Matthew 22:36
37Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.Select Matthew 22:37
38Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.Select Matthew 22:38
39Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.Select Matthew 22:39
40De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj.Select Matthew 22:40
41Kaj kiam la Fariseoj jam kunvenis, Jesuo ilin demandis,Select Matthew 22:41
42dirante: Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li: De David.Select Matthew 22:42
43Li diris al ili: Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante:Select Matthew 22:43
44La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?Select Matthew 22:44
45Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo?Select Matthew 22:45
46Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuraĝis fari al li demandon.Select Matthew 22:46
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation