Matthew 26
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Kaj kiam Jesuo finis ĉiujn tiujn vortojn, li diris al siaj disĉiploj:Select Matthew 26:1
2Vi scias, ke post du tagoj okazos la Pasko, kaj la Filo de homo estos transdonita, por esti krucumita.Select Matthew 26:2
3Tiam kunvenis la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo, en la korto de la ĉefpastro, kies nomo estis Kajafas;Select Matthew 26:3
4kaj ili konsiliĝis, por ke ili povu per ruzo kapti Jesuon, kaj mortigi lin.Select Matthew 26:4
5Sed ili diris: Ne dum la festo, por ke ne leviĝu tumulto ĉe la popolo.Select Matthew 26:5
6Kaj kiam Jesuo estis en Betania, en la domo de Simon, leprulo,Select Matthew 26:6
7venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta ŝmiraĵo, kaj ŝi verŝis ĝin sur lian kapon, dum li sidis ĉe manĝo.Select Matthew 26:7
8Sed kiam la disĉiploj tion vidis, ili indignis, dirante:Select Matthew 26:8
9Por kio estas ĉi tiu malŝparo? Ĉar ĉi tiun ŝmiraĵon oni povus vendi por granda prezo, kaj doni al malriĉuloj.Select Matthew 26:9
10Sed Jesuo, tion sciante, diris al ili: Kial vi ĝenas la virinon? ŝi faris bonan faron al mi.Select Matthew 26:10
11Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas.Select Matthew 26:11
12Ĉar verŝante ĉi tiun ŝmiraĵon sur mian korpon, ŝi tion faris por mia entombigo.Select Matthew 26:12
13Vere mi diras al vi: Kie ajn estos predikata ĉi tiu evangelio en la tuta mondo, tio ankaŭ, kion faris ĉi tiu virino, estos priparolata, por memoraĵo de ŝi.Select Matthew 26:13
14Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la ĉefpastroj,Select Matthew 26:14
15kaj diris: Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek arĝentajn monerojn.Select Matthew 26:15
16Kaj de tiam li serĉis okazon, por transdoni lin.Select Matthew 26:16
17Kaj en la unua tago de macoj la disĉiploj venis al Jesuo, dirante: Kie vi volas, ke ni pretigu por vi, por manĝi la Paskon?Select Matthew 26:17
18Kaj li diris: Iru en la urbon al trovotulo, kaj diru al li: La Majstro diras: Mia tempo estas proksima; mi faros la Paskon ĉe vi, kun miaj disĉiploj.Select Matthew 26:18
19Kaj la disĉiploj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, kaj ili pretigis la Paskon.Select Matthew 26:19
20Kaj kiam vesperiĝis, li sidis ĉe manĝo kun la dek du disĉiploj;Select Matthew 26:20
21kaj dum ili manĝis, li diris: Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min.Select Matthew 26:21
22Kaj ili tre malĝojis, kaj ĉiu komencis diri al li: Sinjoro, ĉu eble mi?Select Matthew 26:22
23Kaj li respondis kaj diris: Tiu, kiu trempis kun mi la manon en la pladon, perfidos min.Select Matthew 26:23
24La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.Select Matthew 26:24
25Kaj Judas, kiu estis lin perfidonta, responde diris: Ĉu eble mi, Rabeno? Li diris al li: Vi diris.Select Matthew 26:25
26Kaj dum ili manĝis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis ĝin kaj donis al la disĉiploj, kaj diris: Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo.Select Matthew 26:26
27Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante: Vi ĉiuj trinku el ĝi;Select Matthew 26:27
28ĉar ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj, por la pardonado de pekoj.Select Matthew 26:28
29Sed mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el ĉi tiu frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan kun vi en la regno de mia Patro.Select Matthew 26:29
30Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.Select Matthew 26:30
31Tiam diris Jesuo al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos pro mi dum ĉi tiu nokto; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj de la grego diskuros.Select Matthew 26:31
32Tamen, post mia releviĝo mi iros antaŭ vi en Galileon.Select Matthew 26:32
33Sed Petro responde diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos pro vi, mi neniam ofendiĝos.Select Matthew 26:33
34Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke en ĉi tiu nokto, antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min.Select Matthew 26:34
35Petro diris al li: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Tiel same diris ĉiuj disĉiploj.Select Matthew 26:35
36Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris al siaj disĉiploj: Sidiĝu ĉi tie, dum mi iros tien, por preĝi.Select Matthew 26:36
37Kaj li prenis kun si Petron kaj la du filojn de Zebedeo, kaj komencis malĝoji kaj maltrankviliĝi.Select Matthew 26:37
38Tiam li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu kun mi.Select Matthew 26:38
39Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur sian vizaĝon, preĝante, kaj dirante: Ho mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.Select Matthew 26:39
40Kaj li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro: Ĉu vi do ne havis forton vigli kun mi eĉ unu horon?Select Matthew 26:40
41Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.Select Matthew 26:41
42Denove la duan fojon foririnte, li preĝis, dirante: Ho mia Patro, se ĉi tio ne povos forpasi, krom se mi trinkos ĝin, Via volo plenumiĝu.Select Matthew 26:42
43Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, ĉar iliaj okuloj peziĝis.Select Matthew 26:43
44Kaj li denove lasis ilin kaj foriris, kaj la trian fojon preĝis, denove dirante la samajn vortojn.Select Matthew 26:44
45Tiam li venis al la disĉiploj, kaj diris al ili: Dormu nun kaj ripozu: jen la horo alproksimiĝis, kaj la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj.Select Matthew 26:45
46Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimiĝas.Select Matthew 26:46
47Kaj dum li ankoraŭ parolis, jen venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo.Select Matthew 26:47
48Kaj lia perfidanto jam aranĝis kun ili signon, dirante: Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu lin.Select Matthew 26:48
49Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris: Saluton, Rabeno; kaj kisis lin.Select Matthew 26:49
50Kaj Jesuo diris al li: Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin.Select Matthew 26:50
51Kaj jen unu el tiuj, kiuj estis kun Jesuo, etendis sian manon kaj eltiris sian glavon, kaj frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian orelon.Select Matthew 26:51
52Tiam diris Jesuo al li: Remetu vian glavon en ĝian ingon; ĉar ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos.Select Matthew 26:52
53Ĉu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da anĝeloj?Select Matthew 26:53
54Sed kiel plenumiĝus la Skriboj, ke tiel devas okazi?Select Matthew 26:54
55En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj: Ĉu vi elvenis kvazaŭ kontraŭ rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? Ĉiutage mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min.Select Matthew 26:55
56Sed ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu la Skriboj de la profetoj. Tiam ĉiuj disĉiploj forlasis lin kaj forkuris.Select Matthew 26:56
57Kaj la arestintoj de Jesuo forkondukis lin al la domo de la ĉefpastro Kajafas, kie jam kolektiĝis la skribistoj kaj pliaĝuloj.Select Matthew 26:57
58Sed Petro malproksime sekvis lin ĝis la korto de la ĉefpastro, kaj eniris, kaj sidis kun la subuloj, por vidi la finon.Select Matthew 26:58
59Kaj la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio serĉis malveran ateston kontraŭ Jesuo, por ke ili povu lin mortigi;Select Matthew 26:59
60kaj ne trovis, kvankam multaj malveraj atestantoj venis. Sed poste venis du, kaj diris:Select Matthew 26:60
61Ĉi tiu diris: Mi povas detrui la sanktejon de Dio, kaj rekonstrui ĝin en la daŭro de tri tagoj.Select Matthew 26:61
62Kaj la ĉefpastro stariĝis, kaj diris al li: Ĉu vi respondas nenion? kion atestas ĉi tiuj kontraŭ vi?Select Matthew 26:62
63Sed Jesuo silentadis. Kaj la ĉefpastro diris al li: Mi ĵurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, ĉu vi estas la Kristo, la Filo de Dio.Select Matthew 26:63
64Jesuo diris al li: Vi diris; tamen mi diras al vi: Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan ĉe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la ĉielo.Select Matthew 26:64
65Tiam la ĉefpastro disŝiris siajn vestojn, dirante: Li blasfemis; por kio ni plu bezonas atestantojn? jen nun vi aŭdis la blasfemon:Select Matthew 26:65
66kion vi opinias? Ili respondis kaj diris: Li estas kondamninda al morto.Select Matthew 26:66
67Tiam oni kraĉis sur lian vizaĝon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj,Select Matthew 26:67
68dirante: Profetu al ni, ho Kristo, kiu vin frapis?Select Matthew 26:68
69Kaj Petro sidis ekstere sur la korto; kaj venis al li unu servantino, dirante: Vi ankaŭ estis kun Jesuo, la Galileano.Select Matthew 26:69
70Sed li malkonfesis antaŭ ili ĉiuj, dirante: Mi ne scias, kion vi diras.Select Matthew 26:70
71Kaj post kiam li eliris en la vestiblon, alia vidis lin, kaj diris al la ĉeestantoj: Ĉi tiu estis ankaŭ kun Jesuo, la Nazaretano.Select Matthew 26:71
72Kaj denove li malkonfesis kun ĵuro: Mi ne konas tiun homon.Select Matthew 26:72
73Kaj post iom da tempo la apudstarantoj venis, kaj diris al Petro: Vere vi ankaŭ estas el ili, ĉar via parolmaniero malkaŝas vin.Select Matthew 26:73
74Tiam li komencis malbeni kaj ĵuri: Mi ne konas tiun homon. Kaj tuj koko kriis.Select Matthew 26:74
75Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis: Antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris.Select Matthew 26:75
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation