Matthew 3
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo,Select Matthew 3:1
2kaj dirante: Pentu, ĉar alproksimiĝis la regno de la ĉielo.Select Matthew 3:2
3Ĉar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja: Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.Select Matthew 3:3
4Kaj tiu Johano havis sian vestaĵon el kamelaj haroj, kaj ledan zonon ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj lia nutraĵo estis akridoj kaj sovaĝa mielo.Select Matthew 3:4
5Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo kaj la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan;Select Matthew 3:5
6kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.Select Matthew 3:6
7Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?Select Matthew 3:7
8Donu do fruktojn taŭgajn por pento;Select Matthew 3:8
9kaj ne pensu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham.Select Matthew 3:9
10Kaj jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron.Select Matthew 3:10
11Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;Select Matthew 3:11
12lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian draŝejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.Select Matthew 3:12
13Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li.Select Matthew 3:13
14Sed tiu lin malakceptis, dirante: Mi bezonas esti baptata de vi, kaj ĉu vi venas al mi?Select Matthew 3:14
15Sed Jesuo responde diris al li: Lasu do, ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon. Tiam li lasis lin.Select Matthew 3:15
16Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la ĉielo malfermiĝis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin;Select Matthew 3:16
17kaj jen voĉo el la ĉielo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.Select Matthew 3:17
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain