Matthew 9
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Kaj enirinte en ŝipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon.Select Matthew 9:1
2Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo: Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.Select Matthew 9:2
3Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si: Ĉi tiu blasfemas.Select Matthew 9:3
4Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?Select Matthew 9:4
5Ĉar kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu kaj piediru?Select Matthew 9:5
6Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn-tiam li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.Select Matthew 9:6
7Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo.Select Matthew 9:7
8Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian aŭtoritaton al homoj.Select Matthew 9:8
9Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan ĉe la impostejo; kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin.Select Matthew 9:9
10Kaj dum li sidis ĉe manĝo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidiĝis tie kun Jesuo kaj liaj disĉiploj.Select Matthew 9:10
11Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj disĉiploj: Kial via instruisto manĝas kun impostistoj kaj pekuloj?Select Matthew 9:11
12Kaj aŭdinte tion, li diris: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.Select Matthew 9:12
13Sed iru, kaj lernu, kion signifas ĉi tio: Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; ĉar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.Select Matthew 9:13
14Tiam alvenis al li la disĉiploj de Johano, dirante: Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj disĉiploj ne fastas?Select Matthew 9:14
15Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas malĝoji, dum la fianĉo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.Select Matthew 9:15
16Kaj neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston, ĉar la plenigaĵo forprenas de la vesto, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas.Select Matthew 9:16
17Ankaŭ oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaŭ konserviĝas.Select Matthew 9:17
18Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorkliniĝis al li, dirante: Mia filino ĵus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur ŝin, kaj ŝi vivos.Select Matthew 9:18
19Kaj Jesuo leviĝis, kaj sekvis lin, kaj ankaŭ liaj disĉiploj.Select Matthew 9:19
20Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaŭ lin kaj tuŝis la randon de lia mantelo;Select Matthew 9:20
21ĉar ŝi diris en si: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita.Select Matthew 9:21
22Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte ŝin, diris: Kuraĝu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resaniĝis.Select Matthew 9:22
23Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn,Select Matthew 9:23
24diris: Foriru; ĉar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin.Select Matthew 9:24
25Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis ŝian manon; kaj la knabineto leviĝis.Select Matthew 9:25
26Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.Select Matthew 9:26
27Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante: Kompatu nin, ho filo de David.Select Matthew 9:27
28Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi kredas, ke mi povas fari ĉi tion? Ili diris al li: Jes, Sinjoro.Select Matthew 9:28
29Tiam li tuŝis iliajn okulojn, dirante: Estu al vi laŭ via fido.Select Matthew 9:29
30Kaj iliaj okuloj malfermiĝis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili: Gardu vin, ke neniu tion sciu.Select Matthew 9:30
31Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.Select Matthew 9:31
32Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton.Select Matthew 9:32
33Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante: Neniam tia afero estas vidita en Izrael.Select Matthew 9:33
34Sed la Fariseoj diris: Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn.Select Matthew 9:34
35Kaj Jesuo trairis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon.Select Matthew 9:35
36Kaj vidante la homamasojn, li estis kortuŝita pri ili, ĉar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj, kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston.Select Matthew 9:36
37Tiam li diris al siaj disĉiploj: La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj.Select Matthew 9:37
38Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.Select Matthew 9:38
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation