Numbers 3
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kaj jen estas la genealogio de Aaron kaj Moseo en tiu tempo, kiam la Eternulo parolis al Moseo sur la monto Sinaj.Select Numbers 3:1
2Jen estas la nomoj de la filoj de Aaron: la unuenaskito Nadab, kaj Abihu, Eleazar, kaj Itamar.Select Numbers 3:2
3Tio estas la nomoj de la filoj de Aaron, la pastroj sanktoleitaj, kiujn li konsekris por pastri.Select Numbers 3:3
4Sed Nadab kaj Abihu mortis antaŭ la Eternulo, kiam ili oferalportis fremdan fajron antaŭ la Eternulon en la dezerto Sinaj; kaj filojn ili ne havis. Kaj pastris Eleazar kaj Itamar apud Aaron ilia patro.Select Numbers 3:4
5Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:Select Numbers 3:5
6Alvenigu la tribon de Levi, kaj starigu ĝin antaŭ la pastro Aaron, ke ili servu lin.Select Numbers 3:6
7Kaj ili plenumu gardon koncerne lin kaj koncerne la tutan komunumon antaŭ la tabernaklo de kunveno, por servi la servojn de la tabernaklo.Select Numbers 3:7
8Kaj ili gardu ĉiujn objektojn de la tabernaklo de kunveno kaj la gardotaĵon de la Izraelidoj, por servi la servojn de la tabernaklo.Select Numbers 3:8
9Kaj donu la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj; ili estu fordonitaj al li el la Izraelidoj.Select Numbers 3:9
10Kaj Aaronon kaj liajn filojn oficialigu, ke ili plenumadu sian pastradon; se laiko en tion enmiksiĝos, li estu mortigita.Select Numbers 3:10
11Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:Select Numbers 3:11
12Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj;Select Numbers 3:12
13ĉar al Mi apartenas ĉiuj unuenaskitoj; en la tago, en kiu Mi batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi dediĉis al Mi ĉiujn unuenaskitojn en Izrael, de homo ĝis bruto; Miaj ili estu: Mi estas la Eternulo.Select Numbers 3:13
14Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj, dirante:Select Numbers 3:14
15Prikalkulu la Levidojn laŭ iliaj patrodomoj, laŭ iliaj familioj; ĉiun virseksulon en la aĝo de unu monato kaj pli prikalkulu.Select Numbers 3:15
16Kaj Moseo prikalkulis ilin laŭ la diro de la Eternulo, kiel estis ordonite.Select Numbers 3:16
17Kaj jenaj estis la filoj de Levi laŭ iliaj nomoj: Gerŝon kaj Kehat kaj Merari.Select Numbers 3:17
18Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj: Libni kaj Ŝimei.Select Numbers 3:18
19Kaj la filoj de Kehat laŭ iliaj familioj: Amram kaj Jichar, Ĥebron kaj Uziel.Select Numbers 3:19
20Kaj la filoj de Merari laŭ iliaj familioj: Maĥli kaj Muŝi. Tio estas la familioj de Levi laŭ iliaj patrodomoj.Select Numbers 3:20
21De Gerŝon la familio de la Libniidoj kaj la familio de la Ŝimeiidoj; tio estas la familioj de la Gerŝonidoj.Select Numbers 3:21
22Iliaj kalkulitoj laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli prezentas la nombron de sep mil kvincent.Select Numbers 3:22
23La familioj de la Gerŝonidoj devas havi siajn tendojn malantaŭ la tabernaklo, okcidente.Select Numbers 3:23
24Kaj la estro de la patrodomo de la Gerŝonidoj estas Eljasaf, filo de Lael.Select Numbers 3:24
25Kaj sub la gardado de la Gerŝonidoj en la tabernaklo de kunveno estas la tabernaklo, kaj la tendo, ĝiaj kovriloj, kaj la kovrotuko de la pordo de la tabernaklo de kunveno,Select Numbers 3:25
26kaj la kurtenoj de la korto, kaj la kovrotuko de la pordo de la korto, kiu estas ĉirkaŭ la tabernaklo kaj ĉirkaŭ la altaro, kaj la ŝnuroj kun ĉiuj aranĝaĵoj.Select Numbers 3:26
27Kaj de Kehat estas la familio de la Amramidoj kaj la familio de la Jicharidoj kaj la familio de la Ĥebronidoj kaj la familio de la Uzielidoj; tio estas la familioj de la Kehatidoj.Select Numbers 3:27
28Laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli ili estas ok mil sescent, plenumantaj gardadon de la sanktejo.Select Numbers 3:28
29La familioj de la Kehatidoj devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, sude.Select Numbers 3:29
30Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de la Kehatidoj estas Elcafan, filo de Uziel.Select Numbers 3:30
31Kaj sub ilia gardado estu la kesto kaj la tablo kaj la kandelabro kaj la altaroj, kaj la sanktaj vazoj, per kiuj oni faras la servadon, kaj la kurteno kaj ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj.Select Numbers 3:31
32Kaj la estro de la estroj de la Levidoj estas Eleazar, filo de la pastro Aaron; li kontrolas la plenumantojn de la gardado de la sanktejo.Select Numbers 3:32
33De Merari estas la familio de la Maĥliidoj kaj la familio de la Muŝiidoj; tio estas la familioj de Merari.Select Numbers 3:33
34Kaj iliaj kalkulitoj laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli estas ses mil ducent.Select Numbers 3:34
35Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de Merari estas Curiel, filo de Abiĥail; ili devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, norde.Select Numbers 3:35
36Kaj sub la kontrolo kaj gardado de la filoj de Merari estas la tabuloj de la tabernaklo kaj ĝiaj stangoj kaj ĝiaj kolonoj kaj ĝiaj bazoj kaj ĉiuj ĝiaj vazoj kaj ĝia tuta aranĝaĵo,Select Numbers 3:36
37kaj la kolonoj de la korto ĉirkaŭe kaj iliaj bazoj kaj iliaj najloj kaj iliaj ŝnuroj.Select Numbers 3:37
38Kaj antaŭ la tabernaklo, en la antaŭa parto de la tabernaklo de kunveno, oriente, havos siajn tendojn Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj, plenumante la gardadon de la sanktejo, por gardi la Izraelidojn; sed se laiko alproksimiĝos, li estu mortigita.Select Numbers 3:38
39Ĉiuj kalkulitaj Levidoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la ordono de la Eternulo, laŭ iliaj familioj, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli, estis dudek du mil.Select Numbers 3:39
40Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prikalkulu ĉiujn unuenaskitajn virseksulojn inter la Izraelidoj en la aĝo de unu monato kaj pli, kaj faru registron de iliaj nomoj.Select Numbers 3:40
41Kaj prenu la Levidojn por Mi, kiu estas la Eternulo, anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la brutoj de la Izraelidoj.Select Numbers 3:41
42Kaj Moseo prikalkulis, kiel ordonis al li la Eternulo, ĉiujn unuenaskitojn el la Izraelidoj.Select Numbers 3:42
43Kaj estis ĉiuj unuenaskitaj virseksuloj laŭ la nombro de la nomoj en la aĝo de unu monato kaj pli laŭ la kalkulo dudek du mil ducent sepdek tri.Select Numbers 3:43
44Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:Select Numbers 3:44
45Prenu la Levidojn anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataŭ iliaj brutoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi: Mi estas la Eternulo.Select Numbers 3:45
46Kaj elaĉete pro la ducent sepdek tri, kiuj estas superfluaj kompare kun la nombro de la Levidoj el la unuenaskitoj el la Izraelidoj,Select Numbers 3:46
47prenu po kvin sikloj pro ĉiu kapo, laŭ la sankta siklo prenu, po dudek geroj en siklo;Select Numbers 3:47
48kaj donu la monon al Aaron kaj al liaj filoj, elaĉete pro la superfluaj inter ili.Select Numbers 3:48
49Kaj Moseo prenis la monon de la elaĉeto de la superfluaj kompare kun tiuj, kiuj estis elaĉetitaj per la Levidoj.Select Numbers 3:49
50De la unuenaskitoj de la Izraelidoj li prenis la monon, mil tricent sesdek kvin siklojn laŭ la sankta siklo.Select Numbers 3:50
51Kaj Moseo donis la monon de la elaĉetitoj al Aaron kaj al liaj filoj, laŭ la diro de la Eternulo, kiel ordonis la Eternulo al Moseo.Select Numbers 3:51
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain