Skip to content
Church.wiki
Acts

Acts 20

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kaj kiam la tumulto ĉesiĝis, Paŭlo, veniginte al si kaj admoninte la disĉiplojn, adiaŭis ilin, kaj foriris, por iri en Makedonujon.Select Acts 20:1

2Kaj trairinte tiujn regionojn, kaj per multaj paroloj kuraĝiginte la tieulojn, li venis en Grekujon.Select Acts 20:2

3Kaj pasiginte tie tri monatojn, post konspiro farita de la Judoj kontraŭ li, kiam li volis ŝipiri al Sirio, li decidis reveni tra Makedonujo.Select Acts 20:3

4Kaj ĝis Azio akompanis lin Sopater el Berea, la filo de Pirho; kaj el la Tesalonikanoj, Aristarĥo kaj Sekundo; kaj Gajo el Derbe, kaj Timoteo; kaj Tiĥiko kaj Trofimo, Azianoj.Select Acts 20:4

5Sed ĉi tiuj, antaŭirinte, atendis nin en Troas.Select Acts 20:5

6Kaj ni ŝipiris de Filipi post la tagoj de macoj, kaj alvenis al ili en Troas post kvin tagoj, kaj tie ni restis sep tagojn.Select Acts 20:6

7Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Paŭlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li daŭrigis sian paroladon ĝis noktomezo.Select Acts 20:7

8Kaj estis multaj lumiloj en la supra ĉambro, kie ni kunvenis.Select Acts 20:8

9Kaj sur la fenestro sidis junulo, nomata Eŭtiĥo, premegata de profunda dormo; kaj dum Paŭlo ankoraŭ longe paroladis, tiu, venkite de la dormo, falis malsupren de la tria etaĝo, kaj estis levita malviva.Select Acts 20:9

10Kaj Paŭlo malsupreniris, kaj falis sur lin, kaj ĉirkaŭpreninte lin, diris: Ne maltrankviliĝu; ĉar lia vivo estas en li.Select Acts 20:10

11Kaj suprenirinte, kaj dispeciginte la panon, kaj manĝinte, kaj parolinte kun ili longe, ĝis la tagiĝo, fine li foriris.Select Acts 20:11

12Kaj ili alkondukis la knabon vivantan, kaj multe konsoliĝis.Select Acts 20:12

13Sed ni, irinte pli frue al la ŝipo, ekveturis al Asos, por tie enŝipigi Paŭlon; ĉar tiel li aranĝis, intencante mem piediri.Select Acts 20:13

14Kaj kiam li renkontis nin en Asos, ni enŝipigis lin, kaj venis al Mitilene.Select Acts 20:14

15Kaj de tie ŝipirinte, ni alvenis la sekvantan tagon kontraŭ Ĥios; kaj la duan tagon ni atingis Samoson; kaj la trian tagon ni alvenis en Mileton.Select Acts 20:15

16Ĉar Paŭlo decidis preterveturi Efeson, por ne perdi tempon en Azio; ĉar li rapidis, por esti en Jerusalem, se li nur povos, en la Pentekosta tago.Select Acts 20:16

17Kaj de Mileto li sendis al Efeso, kaj alvokis al si la presbiterojn de la eklezio.Select Acts 20:17

18Kaj kiam ili alvenis, li diris al ili: Vi mem scias de post la tago, kiam mi unue enpaŝis en Azion, kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo,Select Acts 20:18

19servante la Sinjoron kun ĉia humileco, kaj ĉe larmoj kaj ĉe tentoj, kiuj okazis al mi per la konspiroj de la Judoj;Select Acts 20:19

20kaj ke mi ne hezitis deklari al vi ĉion utilan, instruante vin publike, kaj de domo al domo,Select Acts 20:20

21ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento antaŭ Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo.Select Acts 20:21

22Kaj nun jen, enkatenite en spirito, mi iras al Jerusalem, ne sciante, kio okazos al mi tie,Select Acts 20:22

23krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en ĉiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas.Select Acts 20:23

24Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.Select Acts 20:24

25Kaj nun jen mi scias, ke vi ĉiuj, inter kiuj mi iradis, predikante la regnon, ne plu vidos mian vizaĝon.Select Acts 20:25

26Tial mi atestas al vi hodiaŭ, ke mi estas pura pri la sango de ĉiuj homoj.Select Acts 20:26

27Ĉar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio.Select Acts 20:27

28Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li aĉetis per sia propra sango.Select Acts 20:28

29Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta;Select Acts 20:29

30kaj eĉ el inter vi mem leviĝos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la disĉiplojn.Select Acts 20:30

31Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne ĉesis admoni ĉiun nokte kaj tage kun larmoj.Select Acts 20:31

32Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter ĉiuj sanktigitoj.Select Acts 20:32

33Mi ne deziras ies arĝenton, nek oron, nek vestaron.Select Acts 20:33

34Vi mem scias, ke ĉi tiuj manoj servadis al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj.Select Acts 20:34

35En ĉio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris: Pli feliĉe estas doni, ol ricevi.Select Acts 20:35

36Kaj tiel dirinte, li genuiĝis, kaj preĝis kun ili ĉiuj.Select Acts 20:36

37Kaj ĉiuj ploregis, kaj falis sur la kolon de Paŭlo kaj lin kisis,Select Acts 20:37

38malĝojante precipe pro la vorto, kiun li diris, ke ili ne plu vidos lian vizaĝon. Kaj ili akompanis lin ĝis la ŝipo.Select Acts 20:38

Next: Acts 21Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Acts

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.