Skip to content
Church.wiki
Acts

Acts 23

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kaj Paŭlo, fikse rigardante la sinedrion, diris: Fratoj, mi vivadis antaŭ Dio laŭ tute bona konscienco ĝis la nuna tago.Select Acts 23:1

2Kaj la ĉefpastro Ananias ordonis al la apudstarantoj frapi lian buŝon.Select Acts 23:2

3Tiam diris Paŭlo al li: Dio vin frapos, vi kalkeblanka muro; ĉu vi sidas, por juĝi min laŭ la leĝo, kaj kontraŭ la leĝo ordonas, ke oni min frapu?Select Acts 23:3

4Kaj la apudstarantoj diris: Ĉu vi insultas la ĉefpastron de Dio?Select Acts 23:4

5Kaj Paŭlo diris: Mi ne sciis, fratoj, ke li estas ĉefpastro; ĉar estas skribite: Estron de via popolo ne insultu.Select Acts 23:5

6Sed kiam Paŭlo eksciis, ke unu parto konsistas el Sadukeoj, kaj la alia el Fariseoj, li ekkriis en la sinedrio: Fratoj, mi estas Fariseo, filo de Fariseo; pri la espero kaj la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata.Select Acts 23:6

7Kaj kiam li tion diris, malpaco okazis inter la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj la ĉeestantaro dividiĝis.Select Acts 23:7

8Ĉar la Sadukeoj diras, ke ne estas releviĝo, nek anĝelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaŭ.Select Acts 23:8

9Kaj fariĝis bruego; kaj kelkaj skribistoj el la partio de la Fariseoj stariĝis, kaj forte insistis, dirante: Ni trovas nenian malbonon en ĉi tiu viro; kaj kio, se parolis al li spirito aŭ anĝelo?Select Acts 23:9

10Kaj kiam fariĝis granda malpaco, la ĉefkapitano, timante, ke Paŭlo estos disŝirita de ili, ordonis al la soldataro malsupreniri kaj forkapti lin perforte el la mezo de ili, kaj konduki lin en la fortikaĵon.Select Acts 23:10

11Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris: Kuraĝu; ĉar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaŭ en Romo.Select Acts 23:11

12Kaj je la tagiĝo la Judoj konspiris, kaj per solena ĵuro sin ligis, dirante, ke ili nek manĝos nek trinkos, ĝis ili mortigos Paŭlon.Select Acts 23:12

13Kaj pli ol kvardek estis la tiel kunĵurintaj.Select Acts 23:13

14Kaj ili venis al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj, kaj diris: Ni per solena ĵuro ligis nin gustumi nenion, ĝis ni mortigos Paŭlon.Select Acts 23:14

15Nun do vi kune kun la sinedrio instigu la ĉefkapitanon, ke li konduku lin al vi, kvazaŭ vi volus juĝi pri la afero pli precize; kaj ni, antaŭ ol li alproksimiĝos, estos pretaj pereigi lin.Select Acts 23:15

16Sed la filo de la fratino de Paŭlo, enveninte, aŭdis pri la embusko, kaj li iris en la fortikaĵon, kaj pri tio sciigis Paŭlon.Select Acts 23:16

17Kaj Paŭlo alvokis unu el la centestroj, kaj diris: Konduku ĉi tiun junulon al la ĉefkapitano, ĉar li havas ion por diri al li.Select Acts 23:17

18Li do prenis lin kaj kondukis lin al la ĉefkapitano, kaj diris: La katenito Paŭlo min alvokis, kaj petis, ke mi konduku al vi ĉi tiun junulon, kiu havas ion por diri al vi.Select Acts 23:18

19Kaj la ĉefkapitano prenis lian manon, kaj, flankenirante, demandis lin aparte: Kio estas tio, kion vi havas por diri al mi?Select Acts 23:19

20Kaj li diris: La Judoj interkonsentis peti, ke vi konduku Paŭlon malsupren morgaŭ en la sinedrion, kvazaŭ ili intencus fari pri li esploron iom pli precizan.Select Acts 23:20

21Sed ne konsentu al ili, ĉar embuskas kontraŭ li pli ol kvardek el ili, kiuj per solena ĵuro sin ligis nek manĝi nek trinki, ĝis ili lin pereigos; kaj nun ili estas pretaj, kaj atendas de vi la promeson.Select Acts 23:21

22Tiam la ĉefkapitano forsendis la junulon, ordonante al li: Eldiru al neniu, ke vi sciigis min pri ĉi tio.Select Acts 23:22

23Kaj alvokinte du el la centestroj, li diris: Pretigu ducent soldatojn, por ke ili iru ĝis Cezarea, kun sepdek rajdistoj kaj ducent lancistoj, je la tria horo nokte;Select Acts 23:23

24kaj provizu bestojn, por sidigi Paŭlon kaj konduki lin sendanĝere al Felikso, la provincestro.Select Acts 23:24

25Kaj li skribis leteron laŭ jena formo:Select Acts 23:25

26Klaŭdio Lisias al lia ekscelenco Felikso, la provincestro, saluton.Select Acts 23:26

27Ĉi tiu viro estis kaptita de la Judoj, kaj ili volis mortigi lin; sed mi alvenis kun la soldataro kaj forsavis lin, sciiĝinte, ke li estas Romano.Select Acts 23:27

28Kaj dezirante scii la kaŭzon, pro kio ili lin akuzas, mi lin enkondukis en ilian sinedrion;Select Acts 23:28

29kaj mi trovis lin akuzata pri demandoj rilatantaj al ilia leĝo, sed havanta nenian akuzon meritantan morton aŭ katenojn.Select Acts 23:29

30Kaj ĉar oni montris al mi, ke estos konspiro kontraŭ la viro, mi tuj sendis lin al vi, ordonante ankaŭ, ke liaj akuzantoj atestu kontraŭ li antaŭ vi.Select Acts 23:30

31Tial la soldatoj, kiel estis ordonite al ili, prenis Paŭlon kaj kondukis lin nokte al Antipatris.Select Acts 23:31

32Kaj en la sekvanta tago ili lasis la rajdistojn iri kun li, kaj ili ekiris returne al la fortikaĵo;Select Acts 23:32

33sed tiuj, enirinte en Cezarean kaj transdoninte la leteron al la provincestro, enkondukis ankaŭ Paŭlon antaŭ lin.Select Acts 23:33

34Kaj kiam li ĝin legis, li demandis, el kiu provinco li venas; kaj kiam li sciiĝis, ke li estas el Kilikio,Select Acts 23:34

35li diris: Mi aŭskultos vian proceson, kiam viaj akuzantoj ankaŭ ĉeestos; kaj li ordonis, ke oni gardu lin en la palaco de Herodo.Select Acts 23:35

Next: Acts 24Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Acts

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.