Acts 28
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kaj kiam ni saviĝis, tiam ni sciiĝis, ke la insulo estas nomata Melita.Select Acts 28:1
2Kaj la barbaroj montris al ni neordinaran bonecon; ĉar ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin ĉiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco.Select Acts 28:2
3Sed kiam Paŭlo kolektis faskon da vergoj kaj metis ĝin sur la fajron, vipuro, elveninte de la varmo, alkroĉiĝis al lia mano.Select Acts 28:3
4Kaj kiam la barbaroj vidis la beston pendantan de lia mano, ili diris unu al alia: Sendube ĉi tiu viro estas mortiginto, al kiu, kvankam li saviĝis de la maro, tamen Justeco ne permesas vivi.Select Acts 28:4
5Sed li forskuis la beston en la fajron, kaj ne suferis malbonon.Select Acts 28:5
6Sed ili atendis, ke li ŝvelos aŭ falos subite mortinta; sed longe atendinte, kaj vidinte, ke nenia malbono okazas al li, ili ŝanĝis sian opinion, kaj diris, ke li estas dio.Select Acts 28:6
7Proksime de tiu loko estis bieno, apartenanta al la estro de la insulo; lia nomo estis Publio; li akceptis nin kaj amike gastigis nin tri tagojn.Select Acts 28:7
8Kaj la patro de Publio kuŝis malsana de febro kaj disenterio; al li Paŭlo eniris, kaj preĝis, kaj, metinte la manojn sur lin, sanigis lin.Select Acts 28:8
9Kaj post tiu faro, ankaŭ ceteraj insulanoj, kiuj havis malsanojn, venis kaj estis sanigitaj;Select Acts 28:9
10ĉi tiuj ankaŭ honoris nin per multaj honoroj; kaj kiam ni ekveturis, ili surŝipigis ĉion, kion ni bezonis.Select Acts 28:10
11Kaj post tri monatoj ni ekveturis en ŝipo Aleksandria, kiu travintris ĉe la insulo; kaj ĝia insigno estis la Ĝemeloj.Select Acts 28:11
12Kaj albordiĝinte ĉe Sirakuso, ni restis tie tri tagojn.Select Acts 28:12
13Kaj de tie ni ĉirkaŭiris kaj alvenis en Region; kaj post unu tago ekblovis suda vento, kaj la duan tagon ni venis al Puteoli,Select Acts 28:13
14kie ni trovis fratojn kaj estis petataj resti ĉe ili sep tagojn, kaj tiel poste ni vojaĝis al Romo.Select Acts 28:14
15Kaj de tie la fratoj, aŭdinte pri ni, venis al ni renkonte ĝis la Vendejo de Apio kaj la Tri Gastejoj; kaj vidante ilin, Paŭlo dankis Dion, kaj kuraĝiĝis.Select Acts 28:15
16Kaj kiam ni eniris en Romon, al Paŭlo estis permesate loĝi sola kun la soldato, kiu lin gardis.Select Acts 28:16
17Kaj post tri tagoj, li kunvokis tiujn, kiuj estis eminentuloj inter la Judoj; kaj kiam ili kunvenis, li diris al ili: Fratoj, kvankam mi faris nenion kontraŭ la popolo nek kontraŭ la moroj de niaj patroj, tamen mi estis transdonita kiel malliberulo el Jerusalem en la manojn de la Romanoj,Select Acts 28:17
18kiuj, ekzameninte min, volis liberigi min, ĉar en mi estis nenio meritanta morton.Select Acts 28:18
19Sed kiam la Judoj kontraŭparolis, tiam mi estis devigata apelacii al Cezaro; ne kvazaŭ mi havis ion, pri kio akuzi mian nacion.Select Acts 28:19
20Pro tio do mi petis vin viziti min kaj kunparoli, ĉar pro la espero de Izrael mi portas ĉi tiun katenon.Select Acts 28:20
21Kaj ili diris al li: Ni ne ricevis el Judujo leterojn pri vi, kaj neniu el la fratoj, alveninte, raportis aŭ parolis pri vi ion malbonan.Select Acts 28:21
22Sed ni deziras aŭdi de vi, kion vi opinias; ĉar pri tiu sekto ni scias, ke ĉie oni kontraŭparolas al ĝi.Select Acts 28:22
23Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian loĝejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la leĝo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno ĝis vespero.Select Acts 28:23
24Kaj unuj kredis la parolitaĵojn, kaj aliaj ne kredis.Select Acts 28:24
25Kaj ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Paŭlo parolis unu vorton: Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj,Select Acts 28:25
26dirante: Iru al tiu popolo, kaj diru: Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;Select Acts 28:26
27Ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis, Kaj iliaj oreloj aŭdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj por ke ili ne aŭdu per siaj oreloj, Kaj por ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj por ke ili ne konvertiĝu, Kaj por ke Mi ne sanigu ilin.Select Acts 28:27
28Certiĝu do al vi, ke ĉi tiu savado de Dio estas sendata al la nacianoj, kaj ili aŭskultos.Select Acts 28:28
29Kaj kiam li diris tion, la Judoj foriris, havante inter si multe da disputado.Select Acts 28:29
30Kaj li loĝadis tutajn du jarojn en sia propra loĝejo, kaj li akceptis ĉiujn, kiuj eniris al li,Select Acts 28:30
31predikante la regnon de Dio, kaj instruante la aferojn pri la Sinjoro Jesuo Kristo kun plena maltimo, malhelpate de neniu.Select Acts 28:31
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain