Acts 8
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Kaj Saŭlo konsentis al lia mortigo. Kaj en tiu tago komenciĝis granda persekutado kontraŭ la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ĉiuj estis dispelitaj tra la regionoj de Judujo kaj Samario, kun escepto de la apostolaro.Select Acts 8:1
2Kaj piuloj enterigis Stefanon, kaj faris pri li grandan funebron.Select Acts 8:2
3Sed Saŭlo atakis la eklezion, enirante en ĉiun domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon.Select Acts 8:3
4Sed la dispelitoj trairis, predikante la vorton.Select Acts 8:4
5Kaj Filipo, malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston.Select Acts 8:5
6Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam ili lin aŭdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris.Select Acts 8:6
7Ĉar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, ĉi tiuj elvenis, kriante per laŭta voĉo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resaniĝis.Select Acts 8:7
8Kaj estis granda ĝojo en tiu urbo.Select Acts 8:8
9Sed unu viro, nome Simon, jam antaŭe faradis magion en la urbo kaj sorĉadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda;Select Acts 8:9
10al li atentadis ili ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, dirante: Ĉi tiu homo estas la granda potenco de Dio.Select Acts 8:10
11Kaj ili atentadis lin, ĉar li jam de longe sorĉis ilin per magiaĵoj.Select Acts 8:11
12Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptiĝis, viroj kaj virinoj.Select Acts 8:12
13Kaj Simon mem ankaŭ kredis; kaj kiam li baptiĝis, li forte aliĝis al Filipo, kaj vidante signojn kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuziĝis.Select Acts 8:13
14Kaj la apostoloj en Jerusalem, aŭdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon;Select Acts 8:14
15kiuj, alveninte, preĝis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton,Select Acts 8:15
16ĉar ankoraŭ sur neniun el ili li falis; ili nur baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo.Select Acts 8:16
17Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton.Select Acts 8:17
18Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon,Select Acts 8:18
19kaj diris: Donu ankaŭ al mi ĉi tiun rajton, por ke ĉiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton.Select Acts 8:19
20Sed Petro diris al li: Via arĝentaĵo iru kun vi en pereon, ĉar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio.Select Acts 8:20
21Vi havas nek parton nek loton en tiu afero, ĉar via koro ne estas rekta antaŭ Dio.Select Acts 8:21
22Pentu do pri tiu via malboneco, kaj preĝu al la Eternulo, se eble la penso de via koro estu pardonita al vi.Select Acts 8:22
23Ĉar mi vidas, ke vi estas en la galo de maldolĉeco kaj en la kateno de maljusteco.Select Acts 8:23
24Kaj Simon responde diris: Preĝu vi al la Eternulo por mi, ke trafu min neniom el tio, pri kio vi parolis.Select Acts 8:24
25Ili do, atestinte kaj parolinte la vorton de la Sinjoro, revenis al Jerusalem, kaj predikis la evangelion al multaj vilaĝoj de la Samarianoj.Select Acts 8:25
26Sed anĝelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante: Leviĝu, kaj iru suden ĝis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto.Select Acts 8:26
27Kaj li leviĝis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, eŭnuko, potenculo sub Kandake, reĝino de la Etiopoj, kaj kiu estis super ŝia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorkliniĝi;Select Acts 8:27
28tiu vojaĝis returne, kaj, sidante en sia ĉaro, legis la profeton Jesaja.Select Acts 8:28
29Kaj la Spirito diris al Filipo: Aliru, kaj aliĝu al tiu ĉaro.Select Acts 8:29
30Kaj Filipo alkuris, kaj aŭdis lin legi la profeton Jesaja, kaj diris: Ĉu vi komprenas tion, kion vi legas?Select Acts 8:30
31Kaj tiu diris: Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidiĝu kun li.Select Acts 8:31
32La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena: Li estis kondukata kiel ŝafo al la buĉo; Kaj kiel ŝafido muta antaŭ sia tondanto, Li ne malfermis sian buŝon;Select Acts 8:32
33En lia humiliĝo lia juĝo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? Ĉar lia vivo estas prenita for de la tero.Select Acts 8:33
34Kaj la eŭnuko responde al Filipo diris: Mi petas vin, pri kiu parolis la profeto ĉi tion? ĉu pri si, aŭ pri iu alia?Select Acts 8:34
35Kaj Filipo malfermis sian buŝon, kaj komencante de tiu Skribo, predikis al li Jesuon.Select Acts 8:35
36Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la eŭnuko diris: Jen estas akvo; kio malhelpas min baptiĝi?Select Acts 8:36
37Kaj Filipo diris: Se vi kredas per via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis: Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio.Select Acts 8:37
38Kaj li ordonis, ke la ĉaro haltu, kaj ili ambaŭ malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la eŭnuko; kaj li baptis lin.Select Acts 8:38
39Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la eŭnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, ĝojante.Select Acts 8:39
40Sed Filipo troviĝis en Aŝdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en ĉiuj urboj, ĝis li alvenis en Cezarean.Select Acts 8:40
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain