Skip to content
Church.wiki
1 Samuel

1 Samuel 14

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Unu tagon Jonatan, filo de Saul, diris al sia junulo armilportisto: Venu, ni transiru al la garnizono de la Filiŝtoj, kiu estas tie transe; sed al sia patro li tion ne diris.Select 1 Samuel 14:1

2Kaj Saul estis en la randa parto de Gibea, sub granatarbo, kiu estis en Migron; kaj da popolo estis kun li ĉirkaŭ sescent homoj.Select 1 Samuel 14:2

3Kaj Aĥija, filo de Aĥitub, frato de Ikabod, filo de Pinaĥas, filo de Eli, la pastro de la Eternulo en Ŝilo, estis portanto de la efodo; kaj la popolo ne sciis, ke Jonatan foriris.Select 1 Samuel 14:3

4Inter la pasejoj, tra kiuj Jonatan volis transiri al la garnizono de la Filiŝtoj, estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la dua flanko; la nomo de unu estis Bocec, kaj la nomo de la dua estis Sene.Select 1 Samuel 14:4

5Unu roko elstaris norde kontraŭ Miĥmaŝ, kaj la dua sude kontraŭ Geba.Select 1 Samuel 14:5

6Kaj Jonatan diris al sia junulo armilportisto: Venu, ni transiru al la garnizono de tiuj necirkumciditoj; eble la Eternulo ion faros por ni; ĉar por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aŭ per malmulto.Select 1 Samuel 14:6

7Kaj lia armilportisto diris al li: Faru ĉion, kion diras al vi via koro; iru antaŭen, mi iros kun vi, kien vi volas.Select 1 Samuel 14:7

8Tiam Jonatan diris: Jen ni transiros al tiuj homoj, kaj montros nin al ili.Select 1 Samuel 14:8

9Se ili diros al ni tiel: Restu, ĝis ni atingos vin-tiam ni haltos sur nia loko kaj ne supreniros al ili;Select 1 Samuel 14:9

10sed se ili diros tiel: Venu al ni supren-tiam ni supreniros; ĉar la Eternulo transdonis ilin en niajn manojn, kaj tio estos por ni pruvosigno.Select 1 Samuel 14:10

11Kaj ili ambaŭ aperis antaŭ la garnizono de la Filiŝtoj, kaj la Filiŝtoj diris: Jen Hebreoj eliras el la truoj, en kiuj ili sin kaŝis.Select 1 Samuel 14:11

12Kaj la homoj el la garnizono ekparolis al Jonatan kaj al lia armilportisto, kaj diris: Venu al ni supren, kaj ni klarigos al vi aferon. Tiam Jonatan diris al sia armilportisto: Sekvu min, ĉar la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Izrael.Select 1 Samuel 14:12

13Kaj Jonatan ekgrimpis per siaj manoj kaj piedoj, kaj lia armilportisto post li. Tiam ili ekfalis antaŭ Jonatan, kaj lia armilportisto mortigis ilin post li.Select 1 Samuel 14:13

14La unua mortigo, kiun faris Jonatan kaj lia armilportisto, estis ĉirkaŭ dudek homoj, sur la spaco de ĉirkaŭ duontaga plugado.Select 1 Samuel 14:14

15Tiam fariĝis teruro en la tendaro, sur la kampo, kaj inter la tuta popolo; la garnizonanoj kaj la vagatakistoj ankaŭ ektimis, kaj la tero ektremis, kaj ekregis tumulto, farita de Dio.Select 1 Samuel 14:15

16La gardostarantoj de Saul en Gibea de Benjamen ekvidis, ke la amaso disŝutiĝis kaj kuras en diversajn flankojn.Select 1 Samuel 14:16

17Tiam Saul diris al la homoj, kiuj estis ĉe li: Esploru kaj rigardu, kiu foriris de ni. Kaj oni esploris, kaj montriĝis, ke forestas Jonatan kaj lia armilportisto.Select 1 Samuel 14:17

18Kaj Saul diris al Aĥija: Venigu la keston de Dio; ĉar la kesto de Dio estis en tiu tago kun la Izraelidoj.Select 1 Samuel 14:18

19Kaj dum Saul parolis ankoraŭ kun la pastro, la tumulto en la tendaro de la Filiŝtoj fariĝis ankoraŭ pli granda. Kaj Saul diris al la pastro: Retiru vian manon.Select 1 Samuel 14:19

20Kaj kolektiĝis Saul kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili venis al la batalejo, kaj jen ili ekvidis, ke la glavo de ĉiu frapas lian proksimulon kaj la konfuzo estas tre granda.Select 1 Samuel 14:20

21Kaj la Hebreoj, kiuj estis kun la Filiŝtoj antaŭe kaj venis kune kun ili en tendaro ĉirkaŭen, ili ankaŭ aliĝis al la Izraelidoj, kiuj estis kun Saul kaj Jonatan.Select 1 Samuel 14:21

22Kaj ĉiuj Izraelidoj, kiuj sin kaŝis sur la monto de Efraim, aŭdis, ke la Filiŝtoj forkuras, kaj ili ankaŭ aliĝis kontraŭ ili batale.Select 1 Samuel 14:22

23Kaj la Eternulo helpis en tiu tago Izraelon; la batalo daŭris ĝis Bet-Aven.Select 1 Samuel 14:23

24La Izraelidoj estis lacaj en tiu tago; sed Saul ĵurligis la popolon, dirante: Malbenita estu tiu, kiu manĝos panon antaŭ la vespero, antaŭ ol mi venĝos al miaj malamikoj. Kaj la tuta popolo ne gustumis panon.Select 1 Samuel 14:24

25Kaj ĉiuj venis en arbaron; kaj tie estis mielo sur la tero.Select 1 Samuel 14:25

26Kiam la popolo venis en la arbaron, ili vidis, ke jen fluas la mielo; sed neniu levis sian manon al la buŝo, ĉar la popolo timis la ĵuron.Select 1 Samuel 14:26

27Sed Jonatan ne aŭdis, kiam lia patro ĵurligis la popolon; kaj li etendis la pinton de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj trempis ĝin en la mielĉelaro, kaj almetis sian manon al la buŝo, kaj liaj okuloj revigliĝis.Select 1 Samuel 14:27

28Tiam unu el la popolo ekparolis, kaj diris: Via patro ĵurligis la popolon, dirante: Malbenita estu tiu, kiu ion manĝos hodiaŭ; kaj la popolo laciĝis.Select 1 Samuel 14:28

29Tiam Jonatan diris: Mia patro malgajigis la landon; rigardu, kiel revigliĝis miaj okuloj, kiam mi gustumis iom el ĉi tiu mielo.Select 1 Samuel 14:29

30Se la popolo manĝus hodiaŭ el la militakiraĵo, kion ĝi prenis de siaj malamikoj kaj kion ĝi trovis, ĉu nun ne pligrandiĝus la venkobato kontraŭ la Filiŝtoj?Select 1 Samuel 14:30

31Kaj ili venkobatis en tiu tago la Filiŝtojn de Miĥmaŝ ĝis Ajalon; kaj la popolo forte laciĝis.Select 1 Samuel 14:31

32Kaj la popolo ĵetis sin sur la militakiraĵon; kaj ili prenis ŝafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj buĉis ilin sur la tero, kaj la popolo manĝis kune kun la sango.Select 1 Samuel 14:32

33Oni raportis al Saul, dirante: Jen la popolo pekas antaŭ la Eternulo, manĝante kun la sango. Kaj li diris: Vi faris kontraŭleĝaĵon; rulu nun al mi grandan ŝtonon.Select 1 Samuel 14:33

34Kaj Saul diris: Disiru en la popolon, kaj diru al ĝi: Ĉiu alkonduku al mi sian bovon kaj sian ŝafon, kaj buĉu ĝin ĉi tie kaj manĝu, kaj ne peku antaŭ la Eternulo, manĝante kun la sango. Kaj ĉiu el la popolo propramane alkondukis en tiu nokto sian bovon kaj buĉis tie.Select 1 Samuel 14:34

35Kaj Saul konstruis altaron al la Eternulo; tio estis la unua altaro, kiun li konstruis al la Eternulo.Select 1 Samuel 14:35

36Kaj Saul diris: Ni postkuru la Filiŝtojn en la nokto kaj ni prirabu ilin, ĝis eklumos la mateno, kaj ni neniun restigu el ili. Kaj ili diris: Faru ĉion, kio plaĉas al vi. Kaj la pastro diris: Ni turnu nin ĉi tie al Dio.Select 1 Samuel 14:36

37Kaj Saul demandis Dion: Ĉu mi iru post la Filiŝtoj? ĉu Vi transdonos ilin en la manojn de la Izraelidoj? Sed Li ne respondis al li en tiu tago.Select 1 Samuel 14:37

38Tiam Saul diris: Venu ĉi tien ĉiuj estroj de la popolo; eksciu kaj vidu, en kio konsistis la peko hodiaŭ.Select 1 Samuel 14:38

39Ĉar kiel vivas la Eternulo, la helpanto de Izrael: se la kulpo estas en Jonatan, mia filo, li estos mortigita. Sed neniu el la tuta popolo respondis al li.Select 1 Samuel 14:39

40Tiam li diris al ĉiuj Izraelidoj: Vi estos sur unu flanko, kaj mi kun mia filo Jonatan estos sur la dua flanko. Kaj la popolo respondis al Saul: Faru tion, kio plaĉas al vi.Select 1 Samuel 14:40

41Kaj Saul diris al la Eternulo, Dio de Izrael: Montru, kiu estas prava. Tiam estis trafitaj Jonatan kaj Saul, sed la popolo eliris senkulpa.Select 1 Samuel 14:41

42Tiam Saul diris: Lotu inter mi kaj mia filo Jonatan. Kaj trafita estis Jonatan.Select 1 Samuel 14:42

43Tiam Saul diris al Jonatan: Raportu al mi, kion vi faris. Kaj Jonatan raportis al li kaj diris: Mi gustumis per la pinto de la bastono, kiu estas en mia mano, iom da mielo: nun mi mortu.Select 1 Samuel 14:43

44Kaj Saul diris: Dio faru tiel kaj pli; Jonatan devas morti.Select 1 Samuel 14:44

45Sed la popolo diris al Saul: Ĉu devas morti Jonatan, kiu faris tiun grandan helpon al Izrael? ho, neniel! kiel vivas la Eternulo, eĉ unu haro de lia kapo ne falu sur la teron, ĉar kun Dio li agis hodiaŭ. Kaj la popolo liberigis Jonatanon, kaj li ne mortis.Select 1 Samuel 14:45

46Kaj Saul foriris de la Filiŝtoj, kaj la Filiŝtoj iris sur sian lokon.Select 1 Samuel 14:46

47Kaj Saul prenis en siajn manojn la regadon super Izrael, kaj li militis ĉirkaŭe kontraŭ ĉiuj siaj malamikoj, kontraŭ Moab kaj kontraŭ la Amonidoj kaj kontraŭ Edom kaj kontraŭ la reĝoj de Coba kaj kontraŭ la Filiŝtoj; kaj kien ajn li sin direktis, li venkobatis.Select 1 Samuel 14:47

48Li aranĝis militistaron kaj venkobatis Amalekon kaj liberigis Izraelon el la manoj de liaj rabantoj.Select 1 Samuel 14:48

49La filoj de Saul estis: Jonatan kaj Jiŝvi kaj Malki-Ŝua; kaj la nomoj de liaj du filinoj estis: la nomo de la unuenaskita estis Merab, kaj la nomo de la pli juna estis Miĥal.Select 1 Samuel 14:49

50Kaj la nomo de la edzino de Saul estis Aĥinoam, filino de Aĥimaac; kaj la nomo de lia militestro estis Abner, filo de Ner kaj onklo de Saul.Select 1 Samuel 14:50

51Kiŝ estis la patro de Saul; kaj Ner, patro de Abner, estis filo de Abiel.Select 1 Samuel 14:51

52Forta estis la milito kontraŭ la Filiŝtoj dum la tuta vivo de Saul. Kaj ĉiufoje, kiam Saul vidis ian viron fortan kaj bravan, li prenis lin al si.Select 1 Samuel 14:52

Next: 1 Samuel 15Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

1 Samuel

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.