Skip to content
Church.wiki
1 Samuel

1 Samuel 3

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1La knabo Samuel servadis al la Eternulo antaŭ Eli; kaj la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo; ne aperadis ofte profetaj vizioj.Select 1 Samuel 3:1

2En tiu tempo unu fojon Eli kuŝis sur sia loko (lia vidado komencis malakriĝi, ke li ne povis vidi);Select 1 Samuel 3:2

3kaj la lucerno de Dio ankoraŭ ne estingiĝis, kaj Samuel kuŝis en la templo de la Eternulo, kie estis la kesto de Dio;Select 1 Samuel 3:3

4tiam la Eternulo vokis Samuelon, kaj ĉi tiu diris: Jen mi estas.Select 1 Samuel 3:4

5Kaj li kuris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris: Mi ne vokis; iru returne kaj kuŝiĝu. Kaj li iris kaj kuŝiĝis.Select 1 Samuel 3:5

6Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon, kaj Samuel leviĝis kaj iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris: Mi ne vokis, mia filo; iru returne kaj kuŝiĝu.Select 1 Samuel 3:6

7Samuel ankoraŭ ne konis la Eternulon, kaj ankoraŭ ne estis revelaciita al li la vorto de la Eternulo.Select 1 Samuel 3:7

8Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li leviĝis kaj iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Tiam Eli komprenis, ke la Eternulo vokas la knabon.Select 1 Samuel 3:8

9Kaj Eli diris al Samuel: Iru, kuŝiĝu; kaj se vi estos vokata, tiam diru: Parolu, ho Eternulo, ĉar Via sklavo aŭskultas. Kaj Samuel iris kaj kuŝiĝis sur sia loko.Select 1 Samuel 3:9

10Kaj venis la Eternulo kaj stariĝis, kaj vokis kiel la antaŭajn fojojn: Samuel, Samuel! Kaj Samuel diris: Parolu, ĉar Via sklavo aŭskultas.Select 1 Samuel 3:10

11Tiam la Eternulo diris al Samuel: Jen Mi faros en Izrael tian faron, ke al ĉiu, kiu tion aŭdos, eksonoros ambaŭ liaj oreloj.Select 1 Samuel 3:11

12En tiu tago Mi plenumos super Eli ĉion, kion Mi diris pri lia domo; Mi komencos kaj finos.Select 1 Samuel 3:12

13Mi sciigis al li, ke Mi juĝos lian domon por ĉiam pro la krimo, ke li sciis, ke liaj filoj venigas malbenon sur sin, kaj li ne detenis ilin.Select 1 Samuel 3:13

14Kaj tial Mi ĵuris al la domo de Eli, ke neniam pekliberiĝos la krimo de la domo de Eli per buĉofero nek per farunofero.Select 1 Samuel 3:14

15Kaj Samuel kuŝis ĝis la mateno; poste li malfermis la pordojn de la domo de la Eternulo. Sed Samuel timis raporti pri la vizio al Eli.Select 1 Samuel 3:15

16Kaj Eli vokis Samuelon, kaj diris: Samuel, mia filo! Kaj ĉi tiu diris: Jen mi estas.Select 1 Samuel 3:16

17Kaj tiu diris: Kia estas la afero, pri kiu Li parolis al vi? mi petas, ne kaŝu antaŭ mi; tion kaj ankoraŭ pli faru al vi Dio, se vi kaŝos antaŭ mi ion el ĉio, kion Li diris al vi.Select 1 Samuel 3:17

18Kaj Samuel rakontis al li ĉion, kaj nenion kaŝis antaŭ li. Kaj li diris: Li estas la Eternulo; Li faru tion, kio plaĉas al Li.Select 1 Samuel 3:18

19Kaj Samuel kreskis, kaj la Eternulo estis kun li; kaj neniun el Liaj vortoj li faligis sur la teron.Select 1 Samuel 3:19

20Kaj eksciis la tuta Izrael, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, ke Samuel fariĝis fidinda profeto de la Eternulo.Select 1 Samuel 3:20

21Kaj la Eternulo plue aperadis en Ŝilo, post kiam la Eternulo revelaciis Sin al Samuel en Ŝilo per la parolo de la Eternulo.Select 1 Samuel 3:21

Next: 1 Samuel 4Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

1 Samuel

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.