Skip to content
Church.wiki
1 Samuel

1 Samuel 30

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kiam David kaj liaj viroj venis en Ciklagon en la tria tago, la Amalekidoj estis atakintaj la sudan regionon kaj Ciklagon, venkobatintaj Ciklagon kaj forbruligintaj ĝin per fajro.Select 1 Samuel 30:1

2Ili prenis en malliberecon la virinojn, kiuj estis tie, de la malgrandaj ĝis la grandaj; ili neniun mortigis, sed forkondukis, kaj iris sian vojon.Select 1 Samuel 30:2

3Kiam David kun siaj viroj venis al la urbo, ili ekvidis, ke ĝi estas forbruligita per fajro, kaj iliaj edzinoj kaj filoj kaj filinoj estas prenitaj en malliberecon.Select 1 Samuel 30:3

4Tiam David, kaj la homoj, kiuj estis kun li, levis sian voĉon kaj ekploris, ĝis ili jam ne havis forton por plori.Select 1 Samuel 30:4

5La du edzinoj de David ankaŭ estis prenitaj en malliberecon, Aĥinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.Select 1 Samuel 30:5

6Kaj al David estis tre malfacile, ĉar la popolo intencis ŝtonmortigi lin, ĉar tre koleris la tuta popolo, ĉiu pro siaj filoj kaj siaj filinoj. Sed David havis fortan fidon al la Eternulo, sia Dio.Select 1 Samuel 30:6

7Kaj David diris al Ebjatar, la pastro, filo de Aĥimeleĥ: Volu alporti al mi la efodon; kaj Ebjatar alportis la efodon al David.Select 1 Samuel 30:7

8Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante: Ĉu mi postkuru tiun amason, kaj ĉu mi ĝin kaptos? Kaj Li diris al li: Postkuru, ĉar vi kaptos kaj vi savos.Select 1 Samuel 30:8

9Kaj David iris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, kaj ili venis al la torento Besor, kaj la postrestintoj haltis.Select 1 Samuel 30:9

10Kaj postkuris David kun kvarcent viroj; haltis ducent viroj, kiuj estis tro lacaj, por transiri la torenton Besor.Select 1 Samuel 30:10

11Kaj ili trovis iun Egipton sur la kampo, kaj ili alkondukis lin al David; oni donis al li panon, kaj li manĝis, kaj oni trinkigis al li akvon.Select 1 Samuel 30:11

12Kaj oni donis al li pecon da figa kuko kaj du kuketojn sekvinberajn, kaj li manĝis, kaj revenis al li lia spirito, ĉar antaŭ tio li dum tri tagoj kaj tri noktoj ne manĝis panon kaj ne trinkis akvon.Select 1 Samuel 30:12

13Kaj David diris al li: Kies vi estas? kaj de kie vi estas? Kaj li respondis: Mi estas Egipta junulo, mi estas sklavo de unu Amalekido; sed mia sinjoro forlasis min, ĉar mi malsaniĝis antaŭ tri tagoj.Select 1 Samuel 30:13

14Ni atakis la sudan regionon de la Keretidoj kaj la regionon de Jehuda kaj la sudan regionon de Kaleb, kaj Ciklagon ni forbruligis per fajro.Select 1 Samuel 30:14

15Tiam David diris al li: Ĉu vi kondukos min al tiu amaso? Kaj li respondis: Ĵuru al mi per Dio, ke vi ne mortigos min kaj ne transdonos min en la manon de mia sinjoro; tiam mi kondukos vin al tiu amaso.Select 1 Samuel 30:15

16Kaj li alkondukis lin; kaj jen ili, disĵetitaj sur la tuta landpeco, manĝas kaj trinkas kaj festenas pro la tuta granda militakiro, kiun ili prenis el la lando Filiŝta kaj el la lando Juda.Select 1 Samuel 30:16

17Kaj David batis ilin de la mateno ĝis la morgaŭa vespero; kaj neniu el ili sin savis, krom kvarcent junaj viroj, kiuj ekrajdis sur la kameloj kaj forkuris.Select 1 Samuel 30:17

18Kaj David savis ĉion, kion prenis la Amalekidoj, kaj siajn du edzinojn David savis.Select 1 Samuel 30:18

19Kaj mankis al ili nenio malgranda nek granda, nek el la filoj nek el la filinoj, nek el la militakiro, nek el ĉio, kion ili prenis al si: ĉion David reprenis.Select 1 Samuel 30:19

20Kaj David prenis ĉiujn ŝafojn kaj bovojn kaj pelis la brutojn antaŭ si, kaj oni diris: Tio estas la militakiro de David.Select 1 Samuel 30:20

21Kaj David venis al la ducent viroj, kiuj pro laceco ne povis sekvi Davidon kaj estis restigitaj ĉe la torento Besor. Kaj ili eliris renkonte al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li. Kaj David aliris al tiuj homoj kaj afable salutis ilin.Select 1 Samuel 30:21

22Tiam kelkaj malbonaj kaj sentaŭgaj el la viroj, kiuj iris kun David, ekparolis kaj diris: Pro tio, ke ili ne iris kun ni, ni ne donu al ili ion el la militakiro, kiun ni reprenis; nur al ĉiu lian edzinon kaj liajn gefilojn; ili prenu kaj iru.Select 1 Samuel 30:22

23Sed David diris: Ne agu tiel, miaj fratoj, kun tio, kion donis al ni la Eternulo, kiu konservis nin, kaj transdonis en niajn manojn la amason, kiu atakis nin.Select 1 Samuel 30:23

24Kaj kiu aŭskultos vin en tiu afero? ĉar la parto de tiu, kiu iris en la batalon, devas esti tia sama, kiel de tiu, kiu restis ĉe la ĉararo; egale devas esti dividite.Select 1 Samuel 30:24

25Tiel estis de post tiu tago; kaj li starigis tion kiel leĝon kaj moron en Izrael ĝis nun.Select 1 Samuel 30:25

26Kiam David venis en Ciklagon, li sendis iom el la militakiro al la Judaj plejaĝuloj, al siaj amikoj, dirante: Jen akceptu donacon el la militakiro de la malamikoj de la Eternulo;Select 1 Samuel 30:26

27al tiuj, kiuj estis en Bet-El, kaj al tiuj, kiuj estis en la suda Ramot, kaj al tiuj, kiuj estis en Jatir,Select 1 Samuel 30:27

28kaj al tiuj, kiuj estis en Aroer, kaj al tiuj, kiuj estis en Sifmot, kaj al tiuj, kiuj estis en Eŝtemoa,Select 1 Samuel 30:28

29kaj al tiuj, kiuj estis en Raĥal, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Jeraĥmeelidoj, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Kenidoj,Select 1 Samuel 30:29

30kaj al tiuj, kiuj estis en Ĥorma, kaj al tiuj, kiuj estis en Kor- Aŝan, kaj al tiuj, kiuj estis en Ataĥ,Select 1 Samuel 30:30

31kaj al tiuj, kiuj estis en Ĥebron, kaj en ĉiuj lokoj, en kiuj estis vaginta David kun siaj viroj.Select 1 Samuel 30:31

Next: 1 Samuel 31Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

1 Samuel

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.