Skip to content
Church.wiki
Judges

Judges 20

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kaj eliris ĉiuj Izraelidoj, kaj kolektiĝis la tuta komunumo kiel unu homo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, kaj la lando Gilead, antaŭ la Eternulo en Micpa.Select Judges 20:1

2Kaj kunvenis la estroj de la tuta popolo, ĉiuj triboj de Izrael, en la kunvenejon de la popolo de Dio, kvarcent mil piedirantoj kapablaj eltiri glavon.Select Judges 20:2

3La Benjamenidoj aŭdis, ke la Izraelidoj venis en Micpan. Kaj la Izraelidoj diris: Diru, kiamaniere okazis tiu malbonaĵo?Select Judges 20:3

4Tiam respondis la Levido, la edzo de la mortigita virino, kaj diris: Mi venis en Gibean de la Benjamenidoj, mi kun mia kromedzino, por tranokti.Select Judges 20:4

5Kaj leviĝis kontraŭ min la loĝantoj de Gibea, kaj ĉirkaŭis pro mi la domon nokte. Min ili intencis mortigi, kaj mian kromedzinon ili turmentis tiel, ke ŝi mortis.Select Judges 20:5

6Tiam mi prenis mian kromedzinon, distranĉis ŝin kaj dissendis en ĉiujn regionojn de Izrael; ĉar ili faris malĉastaĵon kaj malnoblaĵon en Izrael.Select Judges 20:6

7Jen vi ĉiuj estas Izraelidoj; faru konsiliĝon kaj decidon ĉi tie.Select Judges 20:7

8Kaj leviĝis la tuta popolo kiel unu homo, kaj diris: Neniu el ni iros al sia tendo, kaj neniu el ni revenos al sia domo;Select Judges 20:8

9sed jen estas, kion ni faros al Gibea: ni lotos pri ĝi;Select Judges 20:9

10kaj ni prenos po dek homoj el ĉiu cento, el ĉiuj triboj, po cent el mil kaj po mil el dek mil, ke ili alportu manĝaĵon por la popolo, por ke ĉi tiu iru en Gibean de la Benjamenidoj, kaj agu kontraŭ ĝi konforme al la malnoblaĵo, kiun ĝi faris en Izrael.Select Judges 20:10

11Kaj kolektiĝis kontraŭ la urbo ĉiuj Izraelidoj unuanime, kiel unu homo.Select Judges 20:11

12Kaj la triboj de Izrael sendis homojn al ĉiuj familioj de Benjamen, por diri: Kio estas la malbonaĵo, kiu estas farita ĉe vi?Select Judges 20:12

13Eligu do nun la kanajlajn homojn, kiuj estas en Gibea, kaj ni mortigos ilin kaj ekstermos la malbonon el Izrael. Sed la Benjamenidoj ne volis obei la voĉon de siaj fratoj, la Izraelidoj.Select Judges 20:13

14Kaj la Benjamenidoj kolektiĝis el la urboj en Gibea, por eliri milite kontraŭ la Izraelidojn.Select Judges 20:14

15Kaj la nombro de la Benjamenidoj el la urboj en tiu tago estis dudek ses mil homoj pretaj eltiri glavon; krom tio el la loĝantoj de Gibea estis la nombro de sepcent homoj plej taŭgaj.Select Judges 20:15

16El tiu tuta popolo estis sepcent homoj plej taŭgaj, maldekstruloj; ĉiu el ili povis ĵeti ŝtonon kontraŭ haron, kaj ne maltrafi.Select Judges 20:16

17Kaj la nombro de la Izraelidoj, krom la Benjamenidoj, estis kvarcent mil homoj pretaj eltiri glavon; ĉiuj ili estis batalkapablaj.Select Judges 20:17

18Kaj ili leviĝis kaj iris en Bet-Elon kaj demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris: Kiu el ni devas iri antaŭe milite kontraŭ la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris: Jehuda antaŭe.Select Judges 20:18

19Kaj la Izraelidoj leviĝis matene kaj eksieĝis Gibean.Select Judges 20:19

20Kaj la Izraelidoj eliris milite kontraŭ la Benjamenidojn, kaj la Izraelidoj komencis batalon kontraŭ ili antaŭ Gibea.Select Judges 20:20

21Kaj eliris la Benjamenidoj el Gibea kaj batis en tiu tago el la Izraelidoj dudek du mil homojn sur la teron.Select Judges 20:21

22Sed la popolo de la Izraelidoj ekscitis sian kuraĝon, kaj denove komencis batalon sur la loko, kie ili batalis en la unua tago.Select Judges 20:22

23Kaj la Izraelidoj iris kaj ploris antaŭ la Eternulo ĝis la vespero, kaj demandis la Eternulon, dirante: Ĉu ni devas plue alproksimiĝi milite al la Benjamenidoj, niaj fratoj? Kaj la Eternulo diris: Iru kontraŭ ilin.Select Judges 20:23

24Kaj la Izraelidoj alpaŝis al la Benjamenidoj en la dua tago.Select Judges 20:24

25Kaj la Benjamenidoj eliris al ili renkonte el Gibea en la dua tago kaj batis el la Izraelidoj ankoraŭ dek ok mil homojn sur la teron; ĉiuj ili estis eltirantoj de glavo.Select Judges 20:25

26Tiam ĉiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaŭ la Eternulo kaj fastis en tiu tago ĝis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaŭ la Eternulon.Select Judges 20:26

27Kaj la Izraelidoj demandis la Eternulon (tie estis en tiu tempo la kesto de interligo de Dio,Select Judges 20:27

28kaj Pineĥas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaŭ ĝi en tiu tempo); kaj ili diris: Ĉu ni devas plue elpaŝi batale kontraŭ niajn fratojn la Benjamenidojn, aŭ ĉu ni devas ĉesi? Kaj la Eternulo diris: Iru, ĉar morgaŭ Mi transdonos ilin en viajn manojn.Select Judges 20:28

29Kaj la Izraelidoj aranĝis embuskojn ĉirkaŭe de Gibea.Select Judges 20:29

30Kaj la Izraelidoj eliris kontraŭ la Benjamenidojn en la tria tago kaj stariĝis kontraŭ Gibea kiel antaŭe.Select Judges 20:30

31Kaj la Benjamenidoj eliris kontraŭ la popolon, malproksimiĝis de la urbo, kaj komencis batadi la popolon kiel en la antaŭaj fojoj, sur la vojoj, el kiuj unu iras al Bet-El kaj la dua al Gibea, kaj mortigis pli-malpli tridek homojn el la Izraelidoj.Select Judges 20:31

32Kaj la Benjamenidoj diris al si: Ili falas antaŭ ni kiel antaŭe. Kaj la Izraelidoj diris: Ni kuru, por ke ni ellogu ilin el la urbo sur la vojon.Select Judges 20:32

33Kaj ĉiuj Izraelidoj leviĝis de sia loko kaj stariĝis en Baal-Tamar. Kaj la embuskuloj de la Izraelidoj ĵetis sin el sia loko, el la kaverno Geba.Select Judges 20:33

34Kaj venis antaŭ Gibean dek mil elektitaj viroj el la tuta Izrael, kaj estis kruela batalo; kaj ili ne sciis, ke trafos ilin malbono.Select Judges 20:34

35Kaj la Eternulo frapis la Benjamenidojn antaŭ la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj ekstermis en tiu tago el la Benjamenidoj dudek kvin mil kaj cent homojn; ĉiuj ili estis eltirantoj de glavo.Select Judges 20:35

36La Benjamenidoj vidis, ke tiuj estis frapitaj kaj la Izraelidoj cedis la lokon al la Benjamenidoj; ĉar ili fidis la embuskon, kiun ili aranĝis ĉe Gibea.Select Judges 20:36

37Kaj la embuskuloj rapidis kaj ĵetis sin kontraŭ Gibean, kaj la embuskuloj eniris kaj batis la tutan urbon per glavo.Select Judges 20:37

38Estis interkonsentite inter la Izraelidoj kaj la embuskuloj, ke ĉi tiuj suprenigos grandan kolonon da fumo el la urbo.Select Judges 20:38

39Kiam la Izraelidoj retiriĝis dum la batalo, kaj la Benjamenidoj komencis mortigi Izraelidojn kaj mortigis pli-malpli tridek homojn, kaj diris: Ili falas antaŭ ni kiel en la unua batalo:Select Judges 20:39

40tiam komencis leviĝadi el la urbo kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis returne, kaj ili ekvidis, ke el la tuta urbo leviĝas flamoj al la ĉielo.Select Judges 20:40

41Kaj la Izraelidoj returniĝis, kaj la Benjamenidoj terure konsterniĝis; ĉar ili vidis, ke malfeliĉo ilin trafis.Select Judges 20:41

42Kaj ili turniĝis antaŭ la Izraelidoj, al la vojo, kiu kondukas al la dezerto; sed la batalo postkuris ilin, kaj la elirintoj el la urboj ekstermis ilin dumvoje,Select Judges 20:42

43ĉirkaŭis la Benjamenidojn, persekutis ilin ĝis Menuĥa, kaj piedpremis ilin ĝis la orienta flanko de Gibea.Select Judges 20:43

44Kaj falis el la Benjamenidoj dek ok mil homoj; ĉiuj ili estis fortaj militistoj.Select Judges 20:44

45Kaj ili sin turnis kaj ekkuris al la dezerto, al la roko Rimon; kaj oni batis el ili sur la vojo kvin mil homojn, kaj oni postkuris ilin ĝis Gidom kaj batis el ili ankoraŭ du mil homojn.Select Judges 20:45

46La nombro de ĉiuj falintoj el la Benjamenidoj en tiu tago estis dudek kvin mil homoj eltirantoj de glavo; ĉiuj ili estis fortaj militistoj.Select Judges 20:46

47Kaj ili sin turnis kaj forkuris en la dezerton, al la roko Rimon, sescent homoj; kaj ili restis ĉe la roko Rimon kvar monatojn.Select Judges 20:47

48Sed la Izraelidoj reiris al la Benjamenidoj, kaj mortigis per glavo la urbanojn, la brutojn, kaj ĉion, kion ili trovis; kaj ĉiujn urbojn, kiujn ili renkontis, ili forbruligis per fajro.Select Judges 20:48

Next: Judges 21Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Judges

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.