Skip to content
Church.wiki
Zechariah

Zechariah 10

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Petu de la Eternulo pluvon printempan; la Eternulo faros fulmojn, kaj donos abundan pluvon por ĉiuj kreskaĵoj sur la kampo.Select Zechariah 10:1

2La domaj dioj parolas sensencaĵon, la antaŭdiristoj havas malverajn viziojn, rakontas mensogajn sonĝojn, kaj konsolas per vantaĵo; tial ili diskuras kiel ŝafoj, suferas pro tio, ke ili ne havas paŝtiston.Select Zechariah 10:2

3Kontraŭ la paŝtistoj ekflamis Mia kolero, kaj la antaŭirantajn virkaprojn Mi punos; sed la Eternulo Cebaot vizitos Sian ŝafaron, la domon de Jehuda, kaj faros ĝin kiel ornamita ĉevalo en batalo.Select Zechariah 10:3

4El ĝi eliros la angula ŝtono, el ĝi la ĉefa stango, el ĝi la batala pafarko, el ĝi eliros ĉiuj regantoj.Select Zechariah 10:4

5Ili estos kiel forteguloj, kiuj piedpremas en batalo kvazaŭ koton sur la strato; kaj ili batalos, ĉar la Eternulo estos kun ili, kaj ili hontigos tiujn, kiuj sidas sur ĉevaloj.Select Zechariah 10:5

6Mi fortigos la domon de Jehuda, Mi savos la domon de Jozef, kaj Mi enloĝigos ilin, ĉar Mi kompatas ilin. Kaj ili estos en tia stato, kvazaŭ Mi neniam ilin forlasis; ĉar Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kaj Mi aŭskultos ilin.Select Zechariah 10:6

7Efraim estos kiel fortegulo; kaj ilia koro estos gaja, kiel de vino; iliaj filoj vidos kaj ĝojos; ilia koro triumfos per la Eternulo.Select Zechariah 10:7

8Mi fajfos al ili kaj kunvenigos ilin, ĉar Mi elaĉetis ilin; kaj ili multiĝos, kiel ili multiĝis antaŭe.Select Zechariah 10:8

9Mi semos ilin inter la popoloj, kaj en malproksimaj landoj ili memoros Min, kaj ili vivos kun siaj infanoj kaj revenos.Select Zechariah 10:9

10Mi revenigos ilin el la lando Egipta, Mi kolektos ilin el Asirio, Mi revenigos ilin en la landon Gileadan kaj sur Lebanonon, kaj ne troviĝos sufiĉe da loko por ili.Select Zechariah 10:10

11Malfeliĉo trairos la maron, batos la ondojn de la maro, kaj sekiĝos ĉiuj profundaj lokoj de Nilo; malaltiĝos la fiereco de Asirio, kaj malaperos la sceptro de Egiptujo.Select Zechariah 10:11

12Mi faros ilin forteguloj per la Eternulo, kaj en Lia nomo ili irados, diras la Eternulo.Select Zechariah 10:12

Next: Zechariah 11Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Zechariah

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.