Skip to content
Church.wiki
Zechariah

Zechariah 6

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen kvar ĉaroj eliras el inter du montoj; kaj la montoj estas kupraj.Select Zechariah 6:1

2La unua ĉaro havis ĉevalojn ruĝajn, la dua ĉaro havis ĉevalojn nigrajn,Select Zechariah 6:2

3la tria ĉaro havis ĉevalojn blankajn, kaj la kvara ĉaro havis ĉevalojn makulitajn kaj brunajn.Select Zechariah 6:3

4Mi ekparolis kaj diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kio tio estas, mia sinjoro?Select Zechariah 6:4

5La anĝelo respondis kaj diris al mi: Tio estas la kvar spiritoj de la ĉielo, kiuj eliras post sia starado antaŭ la Reganto de la tuta tero.Select Zechariah 6:5

6La ĉaro kun la nigraj ĉevaloj iris al la lando norda, la blankaj iris post ili, kaj la makulitaj iris al la lando suda.Select Zechariah 6:6

7La brunaj eliris, kaj deziris trairi la teron; kaj li diris: Iru, trairu la teron; kaj ili trairis la teron.Select Zechariah 6:7

8Kaj li kriis al mi, kaj diris al mi jene: Vidu, tiuj, kiuj eliris al la lando norda, kontentigis Mian spiriton en la lando norda.Select Zechariah 6:8

9Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:Select Zechariah 6:9

10Prenu de la forkondukitoj, de Ĥeldaj, de Tobija, kaj de Jedaja, kaj iru en la domon de Joŝija, filo de Cefanja, iru en la sama tago, kiam ili venos el Babel;Select Zechariah 6:10

11prenu arĝenton kaj oron, kaj faru kronojn kaj metu sur la kapon de la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak,Select Zechariah 6:11

12kaj diru al li jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen estas viro, kies nomo estas Markoto; li kreskos el sia loko kaj konstruos la templon de la Eternulo.Select Zechariah 6:12

13Li konstruos la templon de la Eternulo, li ricevos gloron kaj sidos kaj regos sur sia trono; li estos ankaŭ pastro sur sia trono, kaj konsiliĝo paca estos inter ambaŭ.Select Zechariah 6:13

14Kaj tiuj kronoj estos ĉe Ĥelem, Tobija, Jedaja, kaj Ĥen, filo de Cefanja, kiel memoraĵo en la templo de la Eternulo.Select Zechariah 6:14

15Kaj malproksime loĝantoj venos kaj konstruos en la templo de la Eternulo, kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi; kaj tio okazos, se vi obeados la voĉon de la Eternulo, via Dio.Select Zechariah 6:15

Next: Zechariah 7Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Zechariah

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.