Skip to content
Church.wiki

Psalms 127

Esperanto

1 Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto.

2 Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, Manĝas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo.

3 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.

4 Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj.

5 Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.

About this translation

Esperanto · Esperanto

Esperanto Londona Biblio

Public Domain · Translation source

1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.