Psalms 15
Esperanto
1 Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas loĝi sur Via sankta monto?
2 Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, Kaj parolas veron el sia koro;
3 Kiu ne kalumnias per sia lango, Ne faras malbonon al sia kunulo, Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon;
4 Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas;
5 Kiu sian monon ne donas procentege, Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas. Kiu tiel agas, tiu neniam falos.
About this translation
Esperanto · Esperanto
Esperanto Londona Biblio
Public Domain · Translation source
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.