Psalms 67
Esperanto
1 Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon. Sela.
2 Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En ĉiuj popoloj Vian savon.
3 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj.
4 Ĝoju kaj kantu gentoj, Ĉar Vi juĝas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela.
5 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj.
6 La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio.
7 Benos nin Dio; Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.
About this translation
Esperanto · Esperanto
Esperanto Londona Biblio
Public Domain · Translation source
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.