Skip to content
Church.wiki

Psalms Psalm 85 Esperanto

Poetry & wisdom · Psalms · Esperanto · 13 verses

Verse layout
📝 Overview of this psalm Flow, key verses and people

시편 85편은 과거에 포로를 돌아오게 하신 은혜를 돌아보며 다시 살려 달라고 간구하고, 인애와 진리, 의와 화평이 만나는 회복을 그리는 고라 자손의 시이다.

Jump to verse

85Psalms · Esperanto
1Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob;
2Vi pardonis la kulpon de Via popolo, Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn. Sela.
3Vi retenis Vian tutan koleron, Forlasis Vian furiozon.
4Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni.
5Ĉu eterne Vi nin koleros, Daŭrigos Vian koleron de generacio al generacio?
6Ĉu Vi ne revivigos nin denove, Ke Via popolo ĝoju per Vi?
7Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron, Kaj Vian helpon donu al ni.
8Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo; Ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo kaj al Siaj fideluloj, Ke ili ne reiru al malsaĝeco.
9Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas, Por ke ekregu honoro en nia lando.
10Bono kaj vero renkontiĝas, Justeco kaj paco sin kisas.
11Vero elkreskas el la tero, Kaj justeco rigardas el la ĉielo.
12Kaj la Eternulo donos bonon, Kaj nia tero donos siajn produktojn.
13Justeco iros antaŭ Li Kaj faros vojon por Liaj paŝoj.

Esperanto
Tap a verse to copy, share, highlight or add a note. Dotted words link to encyclopedia articles.

13 verses in this psalm
85 / 150 psalms

The text is Esperanto(에스페란토) — From getbible.net (CrossWire SWORD module) · license: 공개 도메인 (Public Domain) Highlights, notes and read marks stay with the chapter whichever version you read. Dotted words are people, places and terms that have an encyclopedia article (marked once per page). Highlights, notes and read marks are saved only in this browser and gathered under My marks.

Articles mentioning this psalm

More