Skip to content
Church.wiki
Deuteronomy

Deuteronomy 20

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Kiam vi iros milite kontraŭ vian malamikon kaj vi vidos ĉevalojn kaj ĉarojn kaj pli multe da homoj ol ĉe vi, ne timu ilin; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.Select Deuteronomy 20:1

2Kaj kiam vi alproksimiĝos al la batalo, tiam elpaŝu la pastro kaj parolu al la popolo;Select Deuteronomy 20:2

3kaj li diru al ili: Aŭdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraŭ viajn malamikojn; ne malfortiĝu via koro, ne timu, ne konfuziĝu, kaj ne tremu antaŭ ili;Select Deuteronomy 20:3

4ĉar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi kontraŭ viaj malamikoj kaj por helpi vin.Select Deuteronomy 20:4

5Kaj la kontrolistoj parolu al la popolo, dirante: Kiu konstruis novan domon kaj ne inaŭguris ĝin, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia homo ĝin inaŭguros;Select Deuteronomy 20:5

6kaj kiu plantis vinberĝardenon kaj ne ĝuis ĝiajn fruktojn, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia homo ĝuos ĝiajn fruktojn;Select Deuteronomy 20:6

7kaj kiu fianĉiĝis kun virino kaj ne prenis ŝin, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia viro ŝin prenos.Select Deuteronomy 20:7

8Kaj plue la kontrolistoj parolu al la popolo, kaj diru: Kiu estas timema kaj senkuraĝa, tiu iru kaj revenu al sia domo, por ke li ne senkuraĝigu la koron de siaj fratoj, kiel lia koro estas.Select Deuteronomy 20:8

9Kaj kiam la kontrolistoj finos paroli al la popolo, tiam oni starigu militestrojn super la popolo.Select Deuteronomy 20:9

10Kiam vi aliros al urbo, por batali kontraŭ ĝi, tiam proponu al ĝi pacon.Select Deuteronomy 20:10

11Kaj se ĝi respondos al vi per paco kaj malfermos sin antaŭ vi, tiam la tuta popolo, kiu troviĝos en ĝi, pagu al vi tributon kaj servu vin.Select Deuteronomy 20:11

12Sed se ĝi ne faros pacon kun vi, sed militos kontraŭ vi, tiam sieĝu ĝin;Select Deuteronomy 20:12

13kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ĝin en vian manon, tiam mortigu ĉiujn ĝiajn virseksulojn per glavo;Select Deuteronomy 20:13

14nur la virinojn kaj la infanojn kaj la brutojn, kaj ĉion, kio estos en la urbo, la tutan militakiraĵon prenu al vi, kaj konsumu la militakiraĵon de viaj malamikoj, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonis al vi.Select Deuteronomy 20:14

15Tiel agu kun ĉiuj urboj, kiuj estas tre malproksime de vi kaj kiuj ne apartenas al la urboj de tiuj popoloj.Select Deuteronomy 20:15

16Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, lasu la vivon al neniu animo;Select Deuteronomy 20:16

17sed ekstermu ilin: la Ĥetidojn kaj la Amoridojn, la Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio;Select Deuteronomy 20:17

18por ke ili ne instruu al vi fari simile al ĉiuj iliaj abomenaĵoj, kiujn ili faris por siaj dioj, kaj por ke vi ne peku antaŭ la Eternulo, via Dio.Select Deuteronomy 20:18

19Se vi dum longa tempo sieĝos urbon, por militakiri ĝin kaj preni ĝin, ne ruinigu ĝiajn arbojn, levante kontraŭ ilin hakilon; ĉar vi povas manĝi fruktojn de ili, tial ne forhaku ilin; ĉar ĉu arbo de kampo estas homo, ke ĝi povus foriri de vi en la fortikaĵon?Select Deuteronomy 20:19

20Nur tian arbon, pri kiu vi scios, ke ĝi ne estas arbo fruktodona, vi povas ruinigi kaj forhaki, por konstrui bastionojn kontraŭ la urbo, kiu militas kontraŭ vi, ĝis vi ĝin venkos.Select Deuteronomy 20:20

Next: Deuteronomy 21Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Deuteronomy

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.