Skip to content
Church.wiki

Song of Songs Chapter 4 Esperanto

Poetry & wisdom · Song of Songs · Esperanto · 16 verses

Verse layout
📝 Overview of this chapter Flow, key verses and people

아가 4장은 신랑이 신부의 눈·머리털·입술·목 등을 자연과 향품에 빗대어 칭송하고, 신부를 잠근 동산과 봉한 샘에 견주는 사랑의 노래다. 마지막 절에서 신부가 사랑하는 이를 자기 동산으로 부른다.

Jump to verse

4Song of Songs · Esperanto
1Vi estas bela, mia amatino, vi estas bela; Viaj okuloj estas kolombaj, malantaŭ via vualo. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.
2Viaj dentoj estas kiel tondotaj ŝafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; Ĉiuj estas en paroj, Kaj ne mankas eĉ unu el ili.
3Viaj lipoj estas kiel ruĝa fadeno, Kaj via elparolado estas bela; Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaŭ via vualo.
4Via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita kiel armiltenejo; Mil ŝildoj pendas sur ĝi, Ĉiuj ŝildoj de la potenculoj.
5Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, ĝemeloj de gazelino, Kiuj sin paŝtas inter la rozoj.
6Ĝis la tago malvarmetiĝos kaj la ombroj forkuros, Mi foriros al la monto de mirho kaj al la altaĵo de olibano.
7Via tutaĵo estas bela, mia amatino; Vi ne havas difekton.
8Kun mi el Lebanon venu, ho mia fianĉino, Kun mi el Lebanon; Rigardu malsupren de la pinto de Amana, De la pinto de Senir kaj Ĥermon, El la kavernoj de la leonoj, De la montoj de la leopardoj.
9Vi kortuŝis min, mia fratino, mia fianĉino; Vi kortuŝis min per unu ekrigardo de viaj okuloj, Per unu ĉeno de sur via kolo.
10Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fianĉino! Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! Kaj la bonodoro de viaj parfumaĵoj estas pli bona, ol ĉiaj aromaĵoj!
11Mielo gutadas el viaj lipoj, ho mia fianĉino; Mielo kaj lakto kuŝas sub via lango; Kaj la bonodoro de viaj vestoj estas kiel la bonodoro de Lebanon.
12Vi estas ĝardeno ŝlosita, ho mia fratino, mia fianĉino; Vi estas fonto ŝlosita, puto sigelita.
13Viaj kreskaĵoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj, Plena de koferoj kaj nardoj;
14Nardo kaj safrano; Kano kaj cinamo, kun ĉiuspecaj olibanarboj; Mirho kaj aloo kaj la plej delikataj aromaĵoj;
15Ĝardenfonto, puto de vivanta akvo, Kaj riveretoj elfluantaj el Lebanon.
16Vekiĝu, ho norda vento, venu, ho suda vento; Trablovu mian ĝardenon, ke ĝiaj aromaĵoj elfluu. Venu mia amato en sian ĝardenon Kaj manĝu ĝiajn multevalorajn fruktojn.

Esperanto
Tap a verse to copy, share, highlight or add a note. Dotted words link to encyclopedia articles.

16 verses in this chapter
4 / 8 chapters

The text is Esperanto(에스페란토) — From getbible.net (CrossWire SWORD module) · license: 공개 도메인 (Public Domain) Highlights, notes and read marks stay with the chapter whichever version you read. Dotted words are people, places and terms that have an encyclopedia article (marked once per page). Highlights, notes and read marks are saved only in this browser and gathered under My marks.

Articles mentioning this chapter

More