Ephesians 3
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Pro tio mi, Paŭlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj,Select Ephesians 3:1
2se vi aŭdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi,Select Ephesians 3:2
3ke per malkaŝo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antaŭe mallonge skribis,Select Ephesians 3:3
4per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo,Select Ephesians 3:4
5kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel ĝi nun malkaŝiĝis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito,Select Ephesians 3:5
6ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio,Select Ephesians 3:6
7al kiu mi fariĝis servanto laŭ la dono de la graco de Dio, donita al mi laŭ la energio de Lia potenco.Select Ephesians 3:7
8Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el ĉiuj sanktuloj, ĉi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan riĉon de Kristo;Select Ephesians 3:8
9kaj por ke mi klarigu al ĉiuj, kia estas la dispono de la mistero kaŝita tra ĉiuj mondaĝoj en Dio, kiu kreis ĉion;Select Ephesians 3:9
10por ke nun konatiĝu al la regantoj kaj aŭtoritatoj en la ĉielejoj, per la eklezio, la multobla saĝeco de Dio,Select Ephesians 3:10
11laŭ la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro;Select Ephesians 3:11
12en kiu ni havas kuraĝon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li.Select Ephesians 3:12
13Pro tio mi petas, ke vi ne senfortiĝu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.Select Ephesians 3:13
14Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaŭ la Patro,Select Ephesians 3:14
15el kiu ĉiu familio, en la ĉielo kaj sur la tero, estas nomata,Select Ephesians 3:15
16por ke Li donu al vi, laŭ la riĉo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito;Select Ephesians 3:16
17por ke Kristo loĝu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo,Select Ephesians 3:17
18kapabliĝu kun ĉiuj sanktuloj kompreni, kio estas la larĝeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco,Select Ephesians 3:18
19kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio.Select Ephesians 3:19
20Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super ĉio, kion ni povas peti aŭ pensi, laŭ la potenco, kiu energias en ni,Select Ephesians 3:20
21estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo ĝis ĉiuj generacioj por ĉiam kaj eterne. Amen.Select Ephesians 3:21
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain