Ephesians 5
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj;Select Ephesians 5:1
2kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio por agrabla odoraĵo.Select Ephesians 5:2
3Sed malĉasteco kaj ĉia malpureco kaj avideco ne eĉ estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj;Select Ephesians 5:3
4nek ia hontindaĵo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo.Select Ephesians 5:4
5Ĉar vi ja scias, ke ĉiu malĉastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio.Select Ephesians 5:5
6Neniu vin trompu per vantaj vortoj; ĉar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio.Select Ephesians 5:6
7Ne estu do partoprenantoj kun ili;Select Ephesians 5:7
8ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumoSelect Ephesians 5:8
9(ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero),Select Ephesians 5:9
10provante, kio bone plaĉas al la Sinjoro;Select Ephesians 5:10
11kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin;Select Ephesians 5:11
12ĉar estas hontinde eĉ paroli pri tio, kion ili faras sekrete.Select Ephesians 5:12
13Sed ĉio, kio estas refutata, estas elmontrata per la lumo, ĉar ĉio elmontrata estas lumo.Select Ephesians 5:13
14Tial estas dirite: Vekiĝu, dormanto, kaj releviĝu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.Select Ephesians 5:14
15Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsaĝaj, sed kiel saĝaj;Select Ephesians 5:15
16elaĉetante la tempon, ĉar malbonaj estas la tagoj.Select Ephesians 5:16
17Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro.Select Ephesians 5:17
18Kaj ne ebriiĝu per vino, en kio estas diboĉo, sed pleniĝu per la Spirito;Select Ephesians 5:18
19parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro,Select Ephesians 5:19
20dankante Dion, la Patron, ĉiam pro ĉio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo;Select Ephesians 5:20
21submetiĝante unu al alia en la timo al Kristo.Select Ephesians 5:21
22Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro.Select Ephesians 5:22
23Ĉar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo.Select Ephesians 5:23
24Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaŭ edzinoj al edzoj en ĉio.Select Ephesians 5:24
25Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis,Select Ephesians 5:25
26por ke li sanktigu ĝin per akvolavo, kun la vorto,Select Ephesians 5:26
27por ke li starigu ĝin antaŭ si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglataĵon, nek ion tian, sed por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta.Select Ephesians 5:27
28Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem;Select Ephesians 5:28
29ĉar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la eklezion;Select Ephesians 5:29
30ĉar ni estas membroj de lia korpo.Select Ephesians 5:30
31Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno.Select Ephesians 5:31
32Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio.Select Ephesians 5:32
33Tamen ankaŭ ĉiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.Select Ephesians 5:33
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain