Ephesians 6
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas.Select Ephesians 6:1
2Respektu vian patron kaj vian patrinon (ĝi estas la unua ordono kun promeso),Select Ephesians 6:2
3por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero.Select Ephesians 6:3
4Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.Select Ephesians 6:4
5Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laŭ la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo;Select Ephesians 6:5
6ne laŭ okulservo, kiel homplaĉantoj, sed kiel sklavoj de Kristo, plenumante el la koro la volon de Dio;Select Ephesians 6:6
7kun bonvoleco servante, kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj;Select Ephesians 6:7
8sciante, ke, kian ajn bonon faras ĉiu, ĉu sklavo aŭ liberulo, tion saman li ricevos de la Sinjoro.Select Ephesians 6:8
9Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la ĉielo, kaj ne ekzistas ĉe li personfavorado.Select Ephesians 6:9
10Cetere, fortiĝu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco.Select Ephesians 6:10
11Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontraŭstari al la artifikoj de la diablo.Select Ephesians 6:11
12Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj.Select Ephesians 6:12
13Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte ĉion, stari.Select Ephesians 6:13
14Staru do, ĉirkaŭzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco,Select Ephesians 6:14
15kaj enŝuiginte la piedojn per la pretiĝo de la evangelio de paco;Select Ephesians 6:15
16super ĉio tenante la ŝildon de fido, per kiu vi povos estingi ĉiujn fajrajn sagojn de la malbonulo.Select Ephesians 6:16
17Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio;Select Ephesians 6:17
18per ĉia preĝado kaj petegado en ĉiu tempo preĝante en la Spirito, kaj viglante por tio en ĉia persisteco kaj petego por ĉiuj sanktuloj,Select Ephesians 6:18
19kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia buŝo, por ke mi sciigu kuraĝe la misteron de la evangelio,Select Ephesians 6:19
20pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuraĝe en ĝi, kiel mi devus paroli.Select Ephesians 6:20
21Plue, por ke vi sciiĝu pri miaj aferoj, kiel mi statas, raportos ĉion al vi Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono en la Sinjoro,Select Ephesians 6:21
22kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia stato kaj por ke li konsolu viajn korojn.Select Ephesians 6:22
23Paco estu al la fratoj, kaj amo kun fido de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.Select Ephesians 6:23
24Graco estu kun ĉiuj, kiuj sendekliniĝe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.Select Ephesians 6:24
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain